Guess Who's Coming to Dinner

Guess Who's Coming to Dinner (anglalingve: "Divenu tiun, kiu venas al vespermanĝo") estas 1967-jara amkomedia-drama filmo de la reĝisoro Stanley Kramer. Aktoris en la filmo Spencer Tracy, Sidney Poitier, Katharine Hepburn, Katharine Houghton, kaj aliaj. La filmo rakontas pri juna blankulino (Houghton) kaj nigrula doktoro (Poitier), kiuj enamiĝas kaj fianĉiĝas. Tiel, la blankulino devas prezenti sian novan fianĉon al siaj altklasaj gepatroj (Hepburn kaj Tracy), kaj la ĉefa temo estas la reago de familio kaj amikoj pri durasa edzigo.

Divenu tiun, kiu venas al vespermanĝo
filmo
Originala titolo Guess Who's Coming to Dinner
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 12-a de decembro 1967
Daŭro 108 minutoj
Ĝenro komedia-drama-romanca
Kameraado Sam Leavitt
Buĝeto Usona $6.000.000 (taksata)
Reĝisoro(j) Stanley Kramer
Produktisto(j) George Glass
Stanley Kramer
Scenaro William Rose
Filmita en  Usono
Loko de rakonto San-Francisko
Muziko de Mike Deasy
Ĉefrolantoj Spencer Tracy
Sidney Poitier
Katharine Hepburn
Katharine Houghton
Laboratoriaj kaj optikaj efektoj Geza Gaspar
Produktinta firmao Colombia Pictures
Distribuo Colombia Pictures
Honorigoj Silver nugget for the best foreign film • Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro
IMDb
vdr

La filmo estis la lasta filmapero de Spencer Tracy, kiu mortis kelkajn monatojn antaŭ la ekmontriĝo de la filmo.

Premioj redakti

La filmo gajnis du Akademiajn Premiojn: Por plej bona aktorino (Katharine Hepburn) kaj plej bona originala scenaro. Ĝi ankaŭ gajnis Premiojn BAFTA por plej bona aktoro (Spencer Tracy) kaj plej bona aktorino (Katharine Hepburn).