Guido da Vigevano (1280-1349) ankaŭ konata kiel "Guido da Papia" estis itala kuracisto kaj inĝeniero kiu vivis inter la 13-a kaj 14-a jarcentoj. Li estis unu el la unuaj sciencistoj kiuj uzis bildojn por ilustri siajn prianatomiajn priskribojn, disvolvante je la unua fojo intiman interrilaton pri anatomiaj studoj kaj artismaj pentraĵoj.

Guido da Vigevano
(1280-1349)
Bildo trovata en prianatomia manuskripto eldonita en 1345 far Guido da Vigevano: Temas pri dissekcio de kadavro farita de anatomo. Kompreneble, dissekcado kaj ilustraĵo estis alternativaj manieroj komuniki anatomian konadon.
Bildo trovata en prianatomia manuskripto eldonita en 1345 far Guido da Vigevano: Temas pri dissekcio de kadavro farita de anatomo. Kompreneble, dissekcado kaj ilustraĵo estis alternativaj manieroj komuniki anatomian konadon.
Persona informo
Naskiĝo 1280
en Pavio, Italio
Morto 1349
en Parizo, Francio
Lingvoj Mezepoka latino vd
Alma mater Universitato de Pavio
Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo inĝenierokuracistoinventistoartisto • anatomo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel inĝeniero, Guido da Vigevano povas konsideriĝi kiel malproksima antaŭulo de la estontaj renesancaj artistoj kaj inventistoj tiaj kiaj Mariano di Jacopo (1382-1452), pli konata kiel Taccola, Francesco di Giorgio Martini (1439-1501) kaj Leonardo da Vinci. Kiel anatomo, Guido raportas la praktikojn en la Bolonja Medicina Lernejo de la 14-a jarcento kune kun sia estimita samtempulo Mondino de Luzzi (1275-1326).

En 1335, li elpensis vento-ĵetitan veturilon. Ĝi estis devizo simila al muelejo kies direktilo estis ligita al dentradaro kiu siavice estis ligitaj al la radoj.[1] En la manuskripto kiun li dediĉis al Filipo la 6-a el Francio li receptas medicinajn konsilojn pri supervivado en la seka kaj varmega Mediteraneo samkiel desegnoj pri submarŝipoj kaj grandaj veturiloj krom aliaj militteknologiaĵoj.

Biografio redakti

Li naskiĝis ĉirkaŭ 1280 apud Pavio kaj tre eble li studis en prestiĝa medicina lernejo en la Universitato de Bolonjo, kie Mondino dei Liuzzi estis lia profesoro kaj unu el la plej influaj doktoroj de la malfrua Mezepoko. Post fini sian edukadon li reiris al Pavio por praktiki medicinon. En 1310 li alliĝis al la malbonŝanca kampanjo de la Sankta Romia Imperiestro, Henriko la 7-a kiel kuracisto de la kortego. Guido probable ricevis sian postenon post kapitulaci la Kastelon de Vigevano per senbrida puĉo. Post la morto de la imperiestro, en 1313, Guido revenis al Pavio sed estis devigata serĉi politikan azilon ĉar la papaj fortoj submetis lian urbon sub interdikton.

Inter 1310 kaj 1311 oni scias ke li troviĝis en Lombardio. Oni ankaŭ scias ke tiuepoke Guido vivis kaj plenumis sian profesion en Pavio, krom aktive partopreni en la politika vivo de la urbo. En 1318, La guberniestro de Pavio, Luchino Visconti (1287-1349), Senjoro de Milano, donis al li rajtigon por kolektado de impostoj sub la formo de nutraĵoj por la suvereno, kaj en 1320 li ricevis pagon pro servoj faritaj al la municipo, dum en 1323 li elstariĝas en la listoj de la paviaj civitanoj kiuj aliĝis al Mateo la 1-a Visconti kaj estas vokata por aperi antaŭ la papaj inkviziciistoj.

Kondamita "in absentia" (pro foresto) li forlasis Pavion, dum probable iuj el liaj parencoj restis en la urbo, samkiel la magistrato Baldassarre da Vigevano, eble lia frato. Vigevano fuĝis Norden al Francio kaj estis indikita kiel kuracisto (1335) al la reĝino Johana el Burgundio (1293-1349), ankaŭ konata kiel Johana la Lamulino, kaj pli malfrue al ŝia edzo la reĝo Filipo la 6-a. Registroj el la kortego rivelas ke Guido ricevis pagojn kaj por kuracistaj kaj por diplomatiaj servoj. La lasta raporto pri Guido da Vigevano asertas ke li mortis pro pesto en jaro 1350.

Por defendi la krucmiliton, li desegnis skizojn pri kirasaj vagonoj, vent-ĵetitajn kaleŝojn kaj militveturilojn. Li ankaŭ estis unu el la unuaj aldoni desegnojn de homorganojn al sia prianatomiaj priskriboj en dua traktado, Anathomia. Kompreneble liaj desegnoj estis tipe mezepokaj ĉar li ne faris uzon de la perspektivo, malkovrita nur en la komenco de la Renesanco far Filippo Brunelleschi.

Verkaro redakti

  • Texaurus regis Francie ("Trezoro de la reĝo de Francio")
  • Liber notabilium ("Libro pri la notindaj aferoj") dediĉita al la reĝo Filipo la 7-a, en 1345
  • Anatomia Philippi septimi ("Anatomio por la reĝo Henriko la 7-a), 1345
  • Liber acquisitionis Te[r]re Sa[n]te de ultra mare : [Christi] no[m]i[n]e invocato : Regi Francie i[n]tytulato, 1375
  • Anatomies de Mondino dei Luzzi et de Guido de Vigevano, Ernest Wickersheimer, 1926

Literaturo redakti

Referencoj redakti