Guildford (Surrey)

Guildford estas la ĉefurbo de Surrey, Anglio. Ĝi situas ambaŭflanke de Rivero Wey. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 66 775 loĝantojn.

Guildford
county town • bazarurbo • eksterparoĥa areo
Administrado
Poŝtkodo GU1-4
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 77 057  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 14′ N, 0° 34′ U (mapo)51.2354-0.5746Koordinatoj: 51° 14′ N, 0° 34′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Guildford (Anglio)
Guildford (Anglio)
DEC
Guildford
Guildford
Situo de Guildford

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guildford [+]
vdr
Kastelo Guildford

Historio redakti

Guildford verŝajne fondiĝis frue de la anglosaksa epoko. Ekde 978 situis reĝa monfarejo tie.

Kastelo Guildford konstruiĝis aŭ plifortiĝis dum la regado de Vilhelmo la 1-a (Anglio). Parto de la kastelo ruine videblas.

En 1995 eltroviĝis 12-jarcenta ĉambro kiu verŝajne estis la plej antikva restaĵo de eŭropa sinagogo.

En 1619 la ĉefepiskopo de Canterbury fondis almozdomojn kie ankoraŭ loĝas malriĉuloj.

En 1653 oni plinavigebligis Riveron Wey, kaj poste kanalo estis ligata al tiu rivero. Tio pliprosperigis la urbon.

De 1820 al 1868 okazis tumultoj la 5-an de novembro, kiam oni celebris la malsukceson de la pulva konspiro. Armitaj viroj kuniĝis tuj ekster la urbo, portante maskvestaĵojn; ili eniris la urbon kie ili venĝis sin kontraŭ tiuj kiuj malkontentigis ilin dum la antaŭa jaro per atakoj kontraŭ ili, difektigo de domoj kaj forpreno de posedaĵoj, kiujn ofte ili feste forbrulis.

 
Katedralo Guildford

En 1927 estiĝis la anglikana diocezo Guildford. La konstruadon de katedralo interrompis la dua mondmilito: ĝi fine konsekriĝis en 1961.

En 1974 anoj de la provizora irlanda respublika armeo bombe mortigis en Guildford kvar britajn soldatojn kaj unu civilulon. Kvar suspektitoj enkarceriĝis kaj estis fame konataj kiel la Kvaropo de Guildford ĉar ili protestis ke ili torturiĝis de policistoj kaj ke ili ne respondecis la atakon. Fine en 1989 tribunalo renversis ilian kulpigon kaj ili liberiĝis.

Artoj redakti

En Guildford situas:

  • artgalerio, Guildford House Gallery
  • Teatro Yvonne Arnaud, kiu nomiĝas laŭ franca aktorino kiu longe loĝis en la urbo

Ekonomio redakti

Multaj grandaj kompanioj havas oficejojn en Guildford, kaj estas ankaŭ pluraj fabrikoj.