Guilherme de Almeida

Guilherme de Almeida (Vilhelmo de Almejda) (naskita la 24-an de julio 1890 en Campinas, San-Paŭlo; mortinta la 11-an de julio 1969 en San-Paŭlo, San-Paŭlo) estis brazila poeto, juristo, ĵurnalisto, kinokritikisto, eseisto kaj tradukisto. Li estis unu el la kreintoj de la Fondaĵo Lernejo pri Sociologio kaj Politiko de San-Paŭlo, kie li instruis Politikan Sciencon. Li estis ankaŭ la unua modernisto kiu eniris la Brazilan Beletristikan Akademion en 1930. En 1958, li estis kronita la kvara princo de la brazilaj poetoj, post Olavo Bilac, Alberto de Olivejra kaj Olegarjo Mariano (1889-1958)[1]

Guilherme de Almeida
Princo de la Brazilaj Poetoj
(1890-1969)
Persona informo
Naskiĝo la  24-an de julio 1890(nun 1890-07-24)
en Campinas, San-Paŭlo, Brazilo
Morto 11-a de Julio 1969
en San-Paŭlo, San-Paŭlo, Brazilo
Nacieco brazila
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Universitato de San-Paŭlo vd
Familio
Gefratoj Tácito de Almeida vd
Profesio
Okupo Poeto, juristo, ĵurnalisto, kinokritikisto, eseisto kaj tradukisto.
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Stefano de Arauĵo Almejda, profesoro de juro kaj juristo, kaj de ties edzino Anĝelina de Andrade. Li edziĝis unue kun Belkiss Barroso de Almejda (Baby), el kies unio naskiĝis la filo, Guy Sergjo Haroldo Stefano Zozimo Barroso de Almejda, kiu edziĝis kun Marina Queiróz Aranha de Almejda. La poeto kaj ĵurnalisto Tácito de Almeida (1889-1940)[2] estis lia frato kaj grava organizinto de la Semajno pri Modernarto en 1922, kaj li estas la kreinto en 1925 de la konferenco por diskonigo de la moderna poezio, kies titolo estis Revelacio de Brazilo tra la Moderna Poezio, kiu ankaŭ estis prezentita en la brazilaj ĉefurboj Porto-Alegro, Recife kaj Fortaleza.

Historio redakti

Unu el la poemoj de Vilhelmo de Almejda, kies nomo estas La letero kiun mi scias parkere, ĉeestanta en la libro Era uma vez... (Iam estis...), estis deklamita en la Fakultato pri Beletroj en Koimbro, en 1930, dum la grava konferenco Plej Moderna Poezio de Brazilo - ĉi-tiu konferenco aperis sur la kovrilo de la revuo Biblos [3] kaj en la Ĵurnalo de la Komerco[4]. Li estis unu el la kreinto de la Fondaĵo Lernejo pri Sociologio kaj Politiko el São-Paŭlo, kie li instruis Politikan Sciencon.

Vilhelmo de Almejda ankaŭ estis unu el la fondintoj de la Revuo Klaxon, kiu celis la diskonigon de la modernismaj ideoj, kaj li farigis ties kovrilon tiel kiel la avangardaj anoncoj de la ĉokolado-industrio Lakta por la sama Revuo. Li ankaŭ estas la ellaborinto pri la kovrilo de la unua eldono de la libro Paŭlicéia Desvairada (Frenezeca San-Paŭlo), fare de Marjo de Andrade[5].

Publika vivo redakti

Kunbatalinto en la Pro-Konstitucia Revolucio de 1932 kaj ekzilinto en Portugalio, post la fino de la lukto, li estis omaĝita per la Medalo de la Konstitucio, starigita de la Leĝdona Asembleo el San-Paŭlo. La verko kie li deklaris sian plej grandan amon al San-Paŭlo estas la poemo Nia Flago[6]. Krom ĝi, ni povas mencii ankaŭ la poemojn Moeda Paŭlista (Monero el San-Paŭlo) kaj la korŝiran Preĝon antaŭ la lasta tranĉeo. Li estis proklamita La poeto de la Revolucio de 1932 kaj aŭtoris la tekston de la Himno pri la Konstitucio de 1932 kies muziko estas komponita de Marcelo Tupinambá (1889-1953)[7] kaj estis interpretita de Francisco Alves[8].

Li aŭtoris la belegan tekston pri la Kanzono de la Ekspediciisto, kies muzikon faris Spartako Rossi, rilate al la partopreno de la brazilaj soldatoj dum la Dua Monda Milito. Li komponis la tekston de la Himno al la Brazila Televido, kiu estis ludita dum la unua televida brodkasto pere de la Televida Retejo Tupi, okazinta kun merito de lia kun-bofrato, la ĵurnalisto Asizo Ŝatobrian[9] [10]. Li oficis kiel prezidanto de la Memoriga Komisio de la Kvara Centjariĝo de la urbo San-Paŭlo.

Li estis entombigita en la Maŭzoleo de la Prikonstitucia Soldado de 1932, en la parko Ibirapuera[11], en la urbo San-Paŭlo, flanke de brazila juristo kaj heroo Ibrahim de Almejda Nobre (1888-1970)[12], kaj ankaŭ flanke de la restaĵoj de la junuloj konataj en Brazilo de la ĉefliteroj M.M.D.C[13] (Martins, Miragaja, Draŭzio kaj Kamargo) kaj de la mestizo Paŭlo Virĝinjo[14].

Domo Vilhelmo de Almejda redakti

Vilhelmo de Almejda translokiĝis tie en 1946, ĝi estis duetaĝa domo[15] sur la strato Macapá (esperante: Makapao), kvartalo Pacaembu, urbo San-Paŭlo. Li ame referencis ĝin kiel la Domo de la Monteto kaj ĝin priskribis: La domo de la Monteto estas hela kaj nova. La strato supreniras, haltiĝas, kaj rigardas momenteton kaj malsupreniras. En ĝi la poeto vivis ĝis 1969 kaj tie li mortis. Oni diras, ke la vesperfestoj estis vigle gajaj, kiel rememorigas la poeto Paŭlo Bonfim[16]. La geamikoj ankaŭ ĉiam ĉeestis, same kiel Tarsila do Amaraŭ (1886-1973), Oswald de Andrade (1890-1954)[17], Anita Malfatti (1889-1964)[18], Victor Brecheret (1894-1955), Noemja Moŭran (1912-1992)[19], René Thiollier (1882-1968)[20], Saŭlo Ramos[21], Roberto Simonsen (1889-1948)[22], Karlo Pinto Alves, kaj multe da aliaj. La domo, en 1979, fariĝis Muzeo Vilhelmo de Almejda, kaj ĝi apartenas al la Sekretariejo de la Ŝtato pri Kulturo de la Registaro de la Ŝtato San-Paŭlo, kaj ĝi estis inventariita kiel biografia kaj beletristika muzeo de la Conpresp: Municipa Konsilio pri Konservado de la Historia Kultura kaj Vivmedia Patrimonio de la urbo San-Paŭlo, en majo 2009. La muzeo kalkulas kun grava valoramaso pri artaĵoj, nome: pentraĵoj de Di Kavalkanti (1897-1976)[23], Lasar Segall (1891-1957)[24] kaj Anita Malfatti[18], la unuaj eldonoj de la libroj de la poeto, proksimume ses mil volumoj entute, kaj plie la meblaro, personaj vestaĵoj kaj relikvaĵoj de la Revolucio de 1932.

Skribaĵoj redakti

Poezio
  • 1917 – Nós (Ni) – kovrilo kaj ilustraĵoj fare de Correia Dias, presejoj de O Estado de São Paulo.
  • 1919 – A Dança das Horas (La dancado de la Horoj) – kovrilo kaj ilustraĵoj fare de Di Kavalkanti, verkoj-sekcio de "O Estado de São Paulo".
  • 1919 - Messidor – kovrilo de J. Wasth Rodrigues, presejoj de Casa Editora O Livro.
  • 1920 – Livro das Horas de Sóror Dolorosa (Libro de la Horoj de Fratino Dolorosa)– kovrilo kaj ilustraĵoj de J. Wasth Rodrigues, presejoj de "O Estado de São Paulo".
  • 1922 – Era Uma Vez… (Iam estis...) - kun desegnoj de John Graz, eldono de propreco de la Aŭtoro, presita en la presejoj de la Casa Mayença, San-Paŭlo.
  • 1924 – A Frauta Que Eu Perdi (La fluto kiun mi perdis) – eldono de la Anuário do Brasil, Rio-de-Ĵanejro.
  • 1925 – Meu (Mia) – kovrilo de Paim, propraĵo de la Aŭtoro, presita en la Tipografia Paulista de José Napoli kaj Cia., São Paulo.
  • 1925 - A Flor Que Foi um Homem (Narciso) – (Narcizo, la floro kiu estis floro) kovrilo kaj desegnoj de J. Wasth Rodrigues, Irmãos Marrano Editores, São Paulo.
  • 1925 - Encantamento (Raviteco) – kovrilo de Correia Dias, Livraria do Globo kaj Fratoj Marrano Eldonistoj, São Paulo.
  • 1925 - Raça (Raso) – presita en la Tipografio Paulista de José Napoli kaj Cia., São Paulo.
  • 1929 – Simplicidade (Simpleco)– Cia. Editora Nacional, São Paulo.
  • 1931 – Carta À Minha Noiva (Letero al mia fianĉino) – Cia. Editora Nacional, São Paulo.
  • 1931 - Você (Vi) – ilustrita de Anita Malfatti, Cia. Editora Nacional, São Paulo.
  • 1932 – Cartas Que Eu Não Mandei (Leteroj kiujn mi ne sendis) – Editora Guanabara, Rio-de-Ĵanejro.
  • 1938 – Acaso (Hazardo) - (rekonstruo de ornamoj kaj proso laŭ la viktorina gusto, jarcento XIX), Cia. Editora Nacional, São Paulo.
  • 1941 – Cartas Do Meu Amor (Leteroj el Mia amo) – kovrilo kaj desegnoj de Noêmia, Librovendejo Martins Editora, São Paulo.
  • 1947 – Poesia Vária (Diverstila Poezio)– kovrilo de Renato Zamboni, Librovendejo Martins Editora, São Paulo.
  • 1951 – O Anjo De Sal (La Anĝelo el Salo) – Eldonejo Alarico, São Paulo.
  • 1954 – Acalanto De Bartira (Lulkanto de Bartira) – kovrilo de Renato Zamboni, vinjetoj de aperturo kaj fermaĵo de Brecheret kaj ornamoj de Guidal, grafike ekzekutita de Elvino Poccai, São Paulo.
  • 1956 – Camoniana – prezentita de Afrânio Peixoto, por la kolekto Rubáiyát, Librovendejo José Olympio Eldonejo, Rio-de-Ĵanejro.
  • 1957 – Pequeno Romanceiro (Malgranda Romanaro) – desegnita de Gomide kaj teksto de Abigail, Librovendejo Martins Editora, São Paulo.
  • 1961 – Rua (Strato) – kun fotografioj de Eduardo Ayrosa, Librovendejo Martins Editora, São Paulo.
  • 1965 – Rosamor – kovrilo de Zamboni kaj ilustraĵoj de Noêmia, Librovendejo Martins Editora, São Paulo.
  • 1968 – Os Sonetos De Guilherme de Almeida (Sonetoj de Giljerme de Almejda) – kovrilo de Renato Zamboni, Librovendejo Martins Editora, São Paulo.
  • 2010 - "Margem: Poesia" (Marĝeno: Poezio) - Prezentado de Marcelo Tápia; postparolo de Carlos Vogt, Annablume; Domo Guilherme de Almeida, São Paulo.
Poezioj (tradukoj)
  • 1932 – Eu kaj Você (Mi kaj vi) – tradukita de Toi et Moi, de Paul Géraldy, ilustraĵoj de Darcy Penteado, Cia. Editora Nacional, São Paulo.
  • 1923 – O Gitanjali – de Rabindranath Tagore, Cia. Editora Nacional, São Paulo.
  • 1936 – Poetas De França (Poetoj el Francio) – dulingva eldono, Cia. Editora Nacional, São Paulo.
  • Suíte Brasileira – tria parto de la libro de Luc Durtain Quatre Continents, kolekto de la Kultura Municipa Departemento, São Paulo.
  • 1939 – O Jardineiro (La Ĝardenisto) – de Rabindranath Tagore, kovrilo de Santa Rosa, Librovendejo José Olympio Editora, Rio-de-Ĵanejro.
  • 1943 – O Amor de Bilitis (L'Amo de Bilitis - kelkaj kanzonoj) – de Pierre Louÿs, kolekto Rubáiyát, Librovendejo José Olympio Editora, Rio-de-Ĵanejro.
  • 1944 – Flores Da Flores Do Mal (Floroj el la Floroj de la Malbono) – de Charles Baudelaire, dulingva eldono, karbodesegnoj de Quirino, Librovendejo José Olympio Editora, Rio-de-Ĵanejro.
  • Paralele al Paul Verlaine – desegnoj de Dorca, dulingva eldono, Librovendejo Martins Editora, São Paulo.
  • 1965 – Festival (Festivalo), de Simon Tygel, dulingva eldono, ilustrita per nudaĵoj de Gomide.
  • Arcanum, de Niles Bond.
  • 1967 – Os Frutos Do Tempo (Les Fruits du Temps) (La fruktoj de la Tempo) – de Simon Tygel, dulingva eldono, kovrilo de Renato Zamboni.
Elekto de kompletaj poemoj kaj poezioj
  • 1931 – Poemas Escolhidos (Elektitaj Poemoj), Eldonistoj Waissman, Reis kaj Cia. Limitigita, Rio-de-Ĵanejro.
  • 1944 – TEMPO, prefacita de Jamil Almansur Haddad kaj ilustraĵoj de Quirino, Eldonejo Flama Limitigita, São Paulo.
  • 1952 – Toda a Poesia (Tuta Poezio) (1-a Eldono), ses volumoj, Librovendejo Martins Editora, São Paulo.
  • 1967 – Meus versos mais queridos (Miaj plej karaj versoj), Edições de Ouro, Rio-de-Ĵanejro.
Teatraĵo
  • 1916 – Mon coeur balance e Leur ame, verkita kunlabore kun Oswald de Andrade, Tipografio Asbahr, São Paulo.
  • 1921 – Scheherazada, versoj en unu akto, publikigita en Tuta Poezio, Librovendejo Martins Editora, São Paulo, 1952 (1-a Eldono).
  • 1939 – O Estudante Poeta (La Studanto Poeto), verkita kunlabore kun Jaime Barcelos, neldonita.
Teatraĵo (tradukoj)
  • 1950 – Entre Quatro Paredes (Inter Kvar Muroj, Huis Clos), de Jean-Paul Sartre, eldono de la aŭtoro, represita en la Revista dos Tribunais Ltda., São Paulo.
  • 1952 – A Antígone (La Antigono), transskribo de la tragedio de Sofoklo, dulingva eldono, Eldonoj Alarico, São Paulo.
  • 1954 – Na Festa de São Lourenço (En la Festo de Sankta Laŭrenco), tradukaĵo en versoj, en la partoj verkitaj en la tupia kaj en la kastilia lingvoj, el la drama reprezentado de José de Anchieta, laŭ la teksto de Maria de Lourdes de Paula Martins, eldonita de la Komisio pri la 4-a Centjariĝo de São Paulo.
  • 1965 – História de uma Escada (Historia de una Escalera, Historio de Ŝtuparo), de Antonio Buero Vallejo, Editora Vozes Limitigita, Petrópolis.
Teatraĵo (tradukoj neeldonitaj)
  • A importância de ser prudente (The Importance of Being Ernest, La graveco esti honesta), de Oscar Wilde.
  • Orfeu (Orphée, Orfeo), de Jean Cocteau.
  • Lembranças de Berta (Hello from Bertha, Rememoroj de Berta), de Tennessee Williams.
  • Eurídice (Eurydice, Eŭridico), de Jean Anouilh.
Prose
  • 1924 – Natalika, eldonejo Candeia Azul, Rio-de-Ĵanejro.
  • 1926 – Pri la nacia sento en la brazila poezio, konkurso-tezo, Tipografio de la Eldonejo Garraŭ, São Paulo.
  • 1926 - Ritmo, Ekspreso-elemento, konkurso-tezo. Tipografio de la Eldonejo Garraŭ, São Paulo.
  • 1929 – Gento el kinarto, I Série, Sociedade Impressora Paulista, São Paulo.
  • 1933 – Mia Portugalio, Cia. Editora Nacional, São Paulo.
  • 1935 – La Domo, konferenco farita en la salono de la Klubo Piratininga kaj dediĉita al la lernantoj de la Gimnazio Bandeirantes, Tipografio de la Instituto D. Ana Rosa, São Paulo.
  • 1944 - Gonsalves Dias kaj la Romantikismo, prelego realiĝinta en la Brazila Beletristika Akademio, presita en la Revista dos Tribunais Ltda., São Paulo.
  • 1948 – Historioj, kiu scias..., Edições Melhoramentos, São Paulo.
  • 1948 - La paroloj de Budho, Librovendejo José Olympio Editora, Rio-de-Ĵanejro.
  • 1953 – Balo pri diplomricevo, ilustraĵoj de Renato Zamboni, eldonita de la Sandepartemento de la Ŝtato São Paulo.
  • 1961 – Ĵurnalo de Amanto, el Journal d’un Amant, de Simon Tygel.
  • 1962 – Cosmópolis (Kosmopolita urbo), São Paulo/1929, ok raportoj de Guilherme de Almeida, karbodesegnitaj de Gomide, Cia. Editora Nacional, São Paulo.
Porinfana literaturo
  • 1941 – La Sonĝo de Marina, teksto de Guilherme de Almeida, kun ilustraĵoj de Dorca, Edições Melhoramentos, São Paulo.
  • 1941 – Johano Okulhara, de Hans Christian Andersen, kun ilustraĵoj de Dorca, Edições Melhoramentos, São Paulo.
  • 1942 – Johano Lanuga, de Heinrich Hoffmann, Edições Melhoramentos, São Paulo.
  • 1943 – Pinokjo, de Carlo Collodi, Edições Melhoramentos, São Paulo.
  • 1943 - La muso kaj aliaj historioj, de Wilhelm Busch, Edições Melhoramentos, São Paulo.
  • 1943 - Cocorocó kaj Caracacá, de Wilhelm Busch, Edições Melhoramentos, São Paulo.
  • 1943 - La manĝema fantomo, de Wilhelm Busch, Edições Melhoramentos, São Paulo.
  • 1946 – La muŝo, de Wilhelm Busch, Edições Melhoramentos, São Paulo.
  • 1946 - Preĝo de Infano, de Rachel Field, kun desegnoj de Elisabeth Orton Jones, Edições Melhoramentos, São Paulo.
  • 1949] – La cilindra ĉapelo, de Wilhelm Busch, Edições Melhoramentos, São Paulo.
Heraldikaĵo

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Olegário Mariano (1889-1958) (* Recife, en la 24-a de Marto 1889 - † Rio-de-Ĵanejro, en la 28-a de Novembro 1958), estis brazila poeto, politikisto kaj diplomato.
  2. Tácito de Almeida (1889-1940) (* Campinas, en la 14-a de Junio 1889 - † San-Paŭlo, en la 3-a de Septembro 1940), estis brazila advokato, verkisto, poeto, ĵurnalisto kaj frato de Guilherme de Almeida.
  3. Fakultato pri Beletro de Koimbro, Septembro kaj Oktobro 1930, paĝoj 538-558.
  4. Jornal do Comércio, Rio-de-Ĵanejro, dimanĉo, en la 11-a de Januaro 1930), paĝo 3a.
  5. Mário de Andrade (1893-1945) (* San-Paŭlo, en la 9-a de Oktobro 1893 - † San-Paŭlo, en la 25-a de Februaro 1945), estis brazila poeto, romantikisto, muzikologo, historiisto, artokritikisto kaj fotografiisto. La plej granda biblioteko en la urbo San-Paŭlo porta lian nomon omaĝe al la rolo kiun li reprezentas por la kulturo brazila.
  6. Nossa Bandeira, en la portugala lingvo..
  7. Marcelo Tupinambá (1889-1953) (* Tietê, en la 29-a de Majo 1889 - † San-Paŭlo, en la 4-a de Julio 1953), estis brazila muzikisto.
  8. Francisco Alves (1898-1952) (* Rio-de-Ĵanejro, en la 19-a de Aŭgusto 1898 - † Pindamonhangaba, en la 27-a de Septembro 1952), estis unu el la plej popularaj kantistoj en Brazilo.
  9. Francisco de Assis Chateaubriand Bandeira Melo (1892-1968), (* Umbuzeiro, en la 4-a de Oktobro 1892 - † San-Paŭlo, en la 4-a de Aprilo 1968), pli konata kiel Assis Chateaubriand, estis unu el la publikaj homoj pli influaj en Brazilo dum la jardekoj de 1940 kaj 1960. Li elstariĝis kiel ĵurnalisto, impresario, meceno kaj politikisto. Li ankaŭ oficis kiel advokato, instruisto pri juro, verkisto kaj membro de la Brazila Beletristika Akademio. Li estas konata ankaŭ kiel la kun-fondindo de la Arta Muzeo de San-Paŭlo, june kun Pietro Maria Bardi (1900-1999).
  10. Pietro Maria Bardi (1900-1999) (* La Spezia, en la 21-a de Februaro 1900 - † San-Paŭlo, en la 10-a de Oktobro 1999), estis ĵurnalisto, historiisto, kritikisto, kolektisto, ekspoziciisto kaj komercisto pri artaĵoj. Li respondecas pri la fondaĵo de la Arta Muzeo de San-Paŭlo, kune kun Assis Chateubriand, kaj estis ĝia direktoro dum 45 sinsekvaj jaroj.
  11. Parko Ibirapuera estas la plej grava urba parko de la urbo San Paŭlo. Ĝi inaŭguriĝis en la 21-a de Aŭgusto 1954 por la memorigo de la kvara centjariĝo de la urbo kaj ĝi estas la tria en grando post Parque do Karmo kaj Parko Anhanguera (legu: Parko Anjangŭera).
  12. Ibrahim de Almeida Nobre (1888-1970) (* San-Paŭlo, en la 19-a de Februaro 1888 - † en la 8-a de Aprilo 1970), estis brazila juristo kaj memorinda oratoro, heroo kaj tribuno de la Porkonstitucia Revolucio de 1932.
  13. M.M.D.C estas la ĉefliteroj omaĝe al la kvar martiroj dum la ProKonstitucia Revolucio de 1932 en la urbo San-Paŭlo. La unua nomiĝis Marjo Martins de Almeida (1901-1923), la dua Eŭklido Bueno Miragaja (1911-1932), la tria Draŭzio Markondes de Souza (1917-1932) kaj la kvara Antonjo Ameriko Kamargo de Andrade (1901-1923), ĉiuj brutale mortigitaj en la 23-a de Majo 1932.)
  14. Paŭlo Virĵinjo (1899-1932) elstariĝis regione kiel heroo kaj martiro dum la ProKonstitucia Revolucio de 1932.
  15. Sciu plu pri la Domo Vilhelmo de Almeida vizitante la retejon en la portugala.
  16. Paŭlo Bonfim, naskiĝis en 1926 kaj estas brazila poeto same kiel membro de la Brazila Beletristika Akademio.
  17. Oswald de Andrade (1890-1954) (* San-Paŭlo, en la 11-a de Januaro 1890 - † San-Paŭlo, en la 22-a de Oktobro 1954), estis brazila verkisto, eseisto kaj dramverkisto.
  18. 18,0 18,1 Anita Malfatti (1889-1964) (* San-Paŭlo, en la 2-a de Decembro 1889 - † San-Paŭlo, en la 6-a de Novembro 1964), estis fama brazila pentristino, desegnistino, skulptistino kaj instruistino.
  19. Noêmia Mourão Arkivigite je 2014-02-22 per la retarkivo Wayback Machine (1912-1992) (* Bragansa Paŭlista, en la 15-a de Februaro 1912 - † San-Paŭlo, en la 21-a de Aŭgusto 1992), estis brazila pentristino, desegnistino kaj scenografino.
  20. René Thiollier (1882-1968), estis brazila advokato kaj verkisto.
  21. Saŭlo Ramos, naskiĝis en 1929, kaj estas nunvivanta brazila juristo kaj verkisto.
  22. Roberto Simonsen (1889-1948) (* Santos, en la 18-a de Februaro 1889 - † Rio-de-Ĵanejro, 25-a de Majo 1948), estis brazila inĝeniero, impresario, politikisto kaj historiisto.
  23. Di Kavalkanti (1897-1976) (* Rio-de-Ĵanejro, en la 6-a de Septembro 1897 - † Rio-de-Ĵanejro, en la 26-a de Oktobro 1976), estis brazila pentristo, desegnisto, ilustristo kaj karikaturisto.
  24. Lasar Segall (1891-1957) (* Vilnius, en la 21-a de Julio 1891 - † San-Paŭlo, en la 2-a de Aŭgusto 1957), estis juddevena brazila pentristo, skulptisto kaj gravuristo. Li estis unu el la unuaj modernismaj pentristoj kiu ekspoziciis en Brazilo.