Guinness (prononco Gines) estas malhela biero kiu originas en la bierfarejo St. James's Gate (pordego de Sankta Johano) en Dublino, Respubliko Irlando. La biero apartenas al la bierspeco Porter, kiu ekestis en Londono ĉirkaŭ la jaro 1700. Temas pri unu el inter la plej sukcesaj bieromarkoj en la mondo, kiu eksportiĝas kaj trinkiĝas en praktike ĉiu lando de la tero. La gusto karakteriĝas pro rostita hordeo, kiu restas nefermentita. La biero havas dikan blankan kreman kronon, kiu ekestas pro aldono de nitrogena miksaĵo dum la servado. En Irlando, la bieromarko estas ekstreme populara, kaj la enspezoj pro vendado de tiu biero nur en Irlando ĉiujare superas la limon de 2 bilionoj da Eŭroj. La biero ankaŭ license produktiĝas en diversaj pliaj landoj de la mondo, inkluzive de Niĝerio, Kameruno kaj Indonezio. Kutime, Irlanduloj nomas ĝin "La nigra supo".

Guinness
beer brand • registrita markonegoco vd
Dum 1759 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Distillers Company
Fondintoj Arthur Guinness vd
Sidejo Guinness Brewery
Lando Irlando
TTT Oficiala retejo
vdr

Varbado redakti

 
Guinness is good for you, t.e. "Guinness estas bona por vi" en la Angla lingvo
 
Pindo da Guinness (harpo, simbolo de Irlando, videblas sur la glaso).

La bierfarejo kiel simbolo uzas la tradicie irlandan harpon, kiu ankaŭ estas la signo ekzemple de la dublina "Trinitata Kolegio" (Kolegio Triunuo). La harpa simbolo, dokumentita ekde la 14-a jarcento, samtempe estas la nacia emblemo de Irlando ekde la regado de reĝo Henriko la 8-a de Anglio dum la 16-a jarcento. Origine la irlanda harpa simbolo havas la tenilon maldekstre. Kiam la Respubliko Irlando oficialiĝis kaj volis uzi la harpon kiel formala nacia emblemo (ekzemple nun sur la irlandaj Eŭro-moneroj), la bierfarejo cedis kaj spegule turnis la bierfarejan emblemon, kiu nun havas la harpan tenilon dekstre. La bierfarejo havas longan tradicion de varbadaj kampanjoj, tradicie per emblemaj afiŝoj, vestaĵoj kaj dekoraj bierfariloj, moderne ankaŭ per televidaj filmetoj. Multaj el tiuj varbadokampanjoj ricevis naciajn kaj internaciajn premiojn pri dezajno.

La biero en specialaj eventoj redakti

Dum la festotago de la Sankta Patriko, la nacia sanktulo de katolika Irlando, festoj de elmigrintaj irlandanoj ĉie en la mondo ofertas ne nur la bieron grandkvante, sed ankaŭ pliajn kultajn produktojn kun la bieromarka emblemo - ekzemple ĉemizoj, ĉapoj kaj ombreloj. Ekzistas ekspozicio pri la historio de la bieromarko Guinness ĉe la "Bierfarejo Pordego de Sankta Johano" (St. James's Gate Brewery) en Dublino. Tie montriĝas antikvaj bierfariloj, sed ankaŭ historiaj reklamiloj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti