Gulaŝo

hungara plado de spicitaj viando kaj legumo

Gulaŝo (hungare gulyásleves, kroate Gulaš, rumane gulaș, pole gulasz, ĉeĥe guláš, slovake guláš, guľášgermane Gulasch) estas densa vianda supo. La tre densigita varianto estas raguo (hungare pörkölt ). Estas multaj variantoj de gulaŝo, ekz. kun bovaĵo, ŝafaĵo, porkaĵo kaj fiŝaĵo. Ĉi lasta estas tre pikanta varianto.

Koldroneta gulaŝo
Gulaŝo

Ĝi estas la hungara nacia manĝaĵo. Ne nur en Hungario sed ankaŭ en aliaj centraj kaj sudorientaj Eŭropaj landoj kiel Germanio, Kroatio kaj Rumanio gulaŝo estas tre populara.

Atenton! Se vi mendas en restoracio en Hungario gulaŝon, vi ricevos gulaŝsupon. Se vi pensas pri viandaĵo, mendu bovan frikasaĵon (hungare marhapörkölt) kun terpomaj knedlikoj, nokoj aŭ rizo.