Haŝima (japane 端島 [haŝima], laŭvorte: lim-insulo) aŭ populare Gunkanĝima (軍艦島 [gunkanĝima]; laŭvorte: batalŝipa insulo) estas unu el 505 neloĝataj insuloj en Gubernio Nagasaki, 15 kilometrojn for de ĝia ĉefurbo Nagasako.

Haŝima
Haŝima la 23an de Aprilo 2009
Haŝima la 23an de Aprilo 2009
insuloneloĝata insulo • karbominejo
Akvejo Orientĉina Maro
Geografia situo 32° 37′ 40″ N, 129° 44′ 18″ O (mapo)32.627777777778129.73833333333Koordinatoj: 32° 37′ 40″ N, 129° 44′ 18″ O (mapo) f1
Situo de Haŝima
Situo de Haŝima

Map

Longo 480 mf2
Larĝo 160 mf3
Areo 6,3 ha f4
Loĝantaro (neloĝata)
vdr

Oni loĝis sur la insulo de 1887 ĝis 1974 por prilabori karbminon. Origine la insulo vastis 120 m kaj longis 320 m. Ĝis 1931 ĝi estis sesfoje pligrandigita per neuzebla materialo el la minejo, fine ĝi vastis 160 m kaj longis 480 m (6,3 hektaroj). En 1959 ĝi havis 5 259 loĝantojn, kio korespondas al loĝdenso de 83 476,2 loĝ./km², la plej alta denso iam ajn atingita surtere. Elektro kaj akvo venis tra submaraj tuboj el Nagasako.

En 1974 la posedanto Mitsubiŝi fermis la minejon, ĉiuj laboristoj fariĝis senlaboraj kaj dum tri monatoj forlasis la insulon. De tiam la insulo estas neloĝata, restado sur la insulo malpermesata. Intertempe pluraj konstruaĵoj jam disfalis, pliaj estas kolapsemaj kaj verdaĵoj rekonkeras la ruinojn. De 2009 turistoj povas viziti la insulon sur sekurigita vojo.

La plej rimarkindaj aferoj estas forlasitaj betonaj konstruaĵoj kaj la beton-murego ĉirkaŭanta ĝin.

Eksteraj ligiloj redakti