Gunsmoke (Pafilfumo) estas usona radio- kaj televido-serio, de la vakera ĝenro. La serio estis reĝisorita de Norman MacDonnell kaj scenarita de la verkisto John Meston. La variaj epizodoj okazas en kaj ĉirkaŭ Dodge City (Kansaso), dum la koloniigo de okcidenta Usono.

Gunsmoke
televida serio
Originala titolo Gunsmoke
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro western television program
Reĝisoro Norman Macdonnell
Aktoroj James Arness • Milburn Stone • Amanda Blake • Dennis WeaverBurt Reynolds • Sue Randall • Ken Curtis • Glenn Strange
Muziko de Jerry Goldsmith
Amplekso
Sezonoj 20
Epizodoj 635
Elsendo
Elsendita 10 sep. 1955 – 31 mar. 1975
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

La radio-versio estis dissendita ekde 1952 ĝis 1961 kaj estis ofte rigardita kiel la plej bona dissendaĵo de tiu periodo. La televida versio estis dissendita el 1955 ĝis 1975, kaj tiel fariĝis unu el la plej longdaŭre dissenditaj televidaj dramoj en la historio de usona televido.