Gunther Schuller (* 22-an de novembro 1925 en Novjorko) estas usona kornisto, komponisto, muziksciencisto kaj dirigento.

Gunther Schuller
Gunther Schuller (maldekstre) ricevante la premion NEA Jazz Masters Award for Jazz Advocacy en 2008, apud A. B. Spellman (dekstre)
Gunther Schuller (maldekstre) ricevante la premion NEA Jazz Masters Award for Jazz Advocacy en 2008, apud A. B. Spellman (dekstre)
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1925 (1925-11-22)
en Nov-Jorko
Morto 21-an de junio 2015 (2015-06-21) (89-jaraĝa)
en Bostono
Mortokialo leŭkemio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Jamaica High School • Saint Thomas Choir School
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • kornisto • muzikologo • muzikinstruisto • ĵazmuzikisto • universitata instruisto
TTT
Retejo http://artofthestates.org/cgi-bin/composer.pl?comp=211
vdr

La filo de germanaj enmigrintoj studis fluton, kornon kaj muzikteorion. En la aĝo de 17 jaroj li fariĝis kornisto en la Simfonia Orkestro de Cincinnati, du jarojn poste en la orkestro de la Metropola Operejo (ĝis 1959). Schuller frue ekhavis kontakton kun la novjorka bibop-societo kaj ludis kun gravaj ĵazmuzikistoj kiel Dizzy Gillespie, Miles Davis kaj John Lewis.

Ekde 1950 li instruis kornludadon ĉe la Muziklernejo je Manhattan; poste li tenis profesorpostenon pri kompozicio ĉe la muziklernejo de la Universitato Yale. Ekde 1967 ĝis 1977 li estis prezidanto de la Muzika Konservatorio je Nov-Anglujo en Bostono. Krome li laboris kiel arta direktisto de Tanglewood Berkshire Music Center kaj je la festivalo en Sandpoint, (Idaho), kiel kundirektisto Co-Direktor ĉe Smithsonian Jazz Masterworks Orchestra kaj ankaŭ kiel arta direktisto de la Spokane Bach Festival.

Schuller komponis pli ol 160 verkojn en fakte ĉiuj muzikĝenroj, interalie kiel mendokomponaĵoj de diversaj orkestroj (i.a. Baltimore Symphony, Berliner Philharmonisches Orchester, Boston Symphony, Chicago Symphony, Minneapolis Symphony, National Symphony, New York Philharmonic).

Kiel instrumentisto Schuller partoprenis interalie la sonregistradojn de la naŭopo de Miles Davis marton 1950, kiuj kelktempon poste kune kun la materialo el du antaŭaj registradoj estis kompilataj al disko Birth of the Cool. En la jaro 2006 li ludis la Birth of the Cool Suite kunlabore kun bando ĉe saksofonisto Joe Lovano, en kiuj denove aŭdeblas parte la originalaj aranĝaĵoj de Gil Evans, John Lewis kaj Gerry Mulligan. Meze de la 1950-aj jaroj li estis kunfondinto kaj sekvatempe ĉefreprezentanto de la muzikstilo nomata tria fluo, de li ankaŭ devenas la nomo. Ĉi tiu ĝenro provis venki la stilnivelan diferencon inter ĵazo kiel improvizo-baziĝanta distromuziko (kia ĵazo ankaŭ nuntempe estas ofte rigardata) kaj finkomponita artmuziko (serioza muziko) kaj atingi kunfandon de tiuj du muzikaj ĝenroj.

Schuller ankaŭ verkis trivoluman historion de ĵazo (History Of Jazz). La ĝis nun aperintaj volumoj „Early Jazz“ (1968) kaj „The Swing Era“ (1989) validas pro la ĝisfunda deduktado de la tezoj de la verkisto kiel normverkoj de la ĵazesploro. Al la eldono de 2003 de Encyclopædia Britannica Schuller kontribuis bonegan artikolon pri ĵazo.

Verkaro redakti

  • Early Jazz: Its Roots and Musical Development, Oxford University Press. 1968
  • The Swing Era: The Development of Jazz, 1930-1945, Oxford University Press, 1991
  • Gunther Schuller: A Bio-Bibliography, Greenwood Publishing Group, 1987

Literaturo redakti

  • Mark Tucker: Schuller, Gunther (Alexander). In: Barry Kernfeld (Hrsg.): The New Grove Dictionary of Jazz, Macmillan, London 1988, S. 1096
  • Ian Carr: Gunther Schuller. In: Ian Carr et al. (Hrsg.: The Rough Guide to Jazz. Rough Guides, London 2004, S. 704

Eksteraj ligiloj redakti