Gurbrü

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ferenbalm-Gurbrü (stacidomo).


Gurbrü estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Laupen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 250 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Gurbrü
Blazono de Gurbrü
Blazono de Gurbrü
Blazono de Gurbrü
Vilaĝeniro de Gurbrü
Vilaĝeniro de Gurbrü
Vilaĝeniro de Gurbrü
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Laupen
Koordinatoj  46° 57′ 54″ N 7° 13′ 8″ O / 46.96500 °N, 7.21889 °O / 46.96500; 7.21889 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ 54″ N 7° 13′ 8″ O / 46.96500 °N, 7.21889 °O / 46.96500; 7.21889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 250
Areo 1,84 km²
Alteco 484 m super marnivelo
Poŝtkodo 3208
Komunumkodo 0665
Mapo de Gurbrü
Mapo de Gurbrü
Mapo de Gurbrü
vdr

Geografio redakti

Gurbrü situas en la Svisa Mezlando proksimume 20 kilometrojn okcidente de la federacia urbo Berno ĉe la limo al Kantono Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gurbrü (sur alteco de 484 m s.m. ĉe la kantona ĉefvojo) kaj la vilaĝeto Stämpflerei (sur alteco de 447 m s.m. tute en okcidento de la komunumo apud la vojnodo de la svisa aŭtovojo A1 kaj la svisa aŭtovojo A10).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,84 km², de kiuj 9,8% estas kovritaj de arbaro, 70,7% servas por agrikulturo kaj 19,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gurbrü limas en nordo al Kerzers (FR), en oriento al Wileroltigen, en sudo al Ferenbalm, kaj en okcidento al Ried ĉe Kerzers (FR).

Trafiko redakti

Tra Gurbrü pasas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Berno tra Kerzers al Neŭŝatelo. La svisa aŭtovojo A1 pasas laŭlonge de la suda limo de la komunumo. La plej proksima alveturejo al la aŭtovojo troviĝas du kilometrojn okcidente de la komunumo en Kerzers. Tra la komunumo pasas la fervojlinio de Berno al Neŭŝatelo, la stacidomo Ferenbalm-Gurbrü troviĝas tamen 2 kilometrojn sude de la komunumo en Ferenbalm. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per buslinio al Kerzers.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gurbrü datiĝas el la jaro 1214 kiel Gurbru. Dum mezepoko Gurbrü apartenis al la Senjorujo Oltigen, kiu en la jaroj 1410 respektive 1412 fariĝis havaĵo de la urbo Berno. Ĝis 1483 Grubrü apartenis al la berna Voktejo Oltigen kaj ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la malalta tribunalo de Wileroltigen en la Kamparvoktejo Laupen. El la kamparvoktejo post la Helveta Revolucio fariĝis la distrikto Laupen, kiu en la jaro 2010 estis dissolvita kaj integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando. La vilaĝeto Stämpflerei, kiu antaŭe apartenis al la komunumo Ried ĉe Kerzers en Kantono Friburgo en la jaro 1854 estis atribuita al Grubrü.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti