Gurdial SINGH [gurdjaal sing; en la gurumuĥa: ਗੁਰਦਿਆਲ ਸਿੰਘ], (La 10-an de januaro 1933, Bhaini Fateh, Panĝabio, Brita Hindio - (La 16-an de aŭgusto 2016, Bhatinda, Panĝabo, Barato) verkis en la panĝaba romanojn, novelarojn, teatraĵojn, kaj porinfanan literaturon. Li ankaŭ verkis dupartan aŭtobiografion. Lia romano Marhi Da Deeva (1964; "La lampo de la tombejo") donis al la panĝaba fikcio la unuan dalitan ĉefrolulon.[1] Li ricevis multajn premiojn, inter ili, en 1999, la 35-an premion Gjanpith kune kun la hindia verkisto Nirmal Verma.[2]

Gurdial Singh
Persona informo
குர்தியால் சிங்
Naskiĝo 10-an de januaro 1933 (1933-01-10)
en Jaitu
Morto 16-an de aŭgusto 2016 (2016-08-16) (83-jaraĝa)
en Batinda
Lingvoj panĝaba vd
Ŝtataneco Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristo • romanisto • novelisto vd
Verkado
Verkoj Adh Chanani Raat vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La patro de Singh estis ĉarpentisto kaj forĝisto. Singh kunlaboris kun li ekde kiam li estis 12-jara. Tamen, li sukcesis daŭrigi sian edukadon kaj bakalaŭriĝis kaj poste magistriĝis pri la panĝaba lingvo kaj literaturo. Li instruis la panĝaban unue en vilaĝo kaj poste en universitato. Jam de 1957 ekaperis liaj verkoj. La noveloj aperis plejparte en la la revuo Preetlari kaj estas arigitaj en pli ol dek novelaroj. Krom ili li verkis ankaŭ ĉirkaŭ dek romanojn, samnombrajn librojn porinfanajn, kaj kelkajn teatraĵojn kaj prozaĵojn.[3]

Lia temaro restis la ĉiutaga vivo de la malriĉularo kaj spegulis tion la lingvaĵo de liaj verkoj. Kiel notis la verkisto Vishnu Khare, "Liaj kernaj pensmaniero kaj lokoj estas kamparaj; lia lingvomedio ne estas la urba, mezklasana panĝaba, sed la lingvaĵo de lia gepatra regiono Malwa [maalva]".[1]

Inter liaj plej ŝatataj verkoj kaj verkistoj nebarataj estis Anna Karenina de Lev Tolstoj, La vinberoj de kolero de John Steinbeck, kaj la verkaro de Anton Ĉeĥov. Pri Tolstoj diris Singh: "En siaj romanoj Tolstoj atentas pri etaj detaloj, li vivigas ilin ege zorge. Kion diri pri liaj roluloj, eĉ liaj hundoj kaj ĉevaloj havas apartan viglecon kaj intensecon."[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Nirupama Dutt (anglalingve), "Gurdial Singh (1933-2016): La homo kiu donis al la panĝaba fikcio la unuan dalitan heroon" Hindustan Times, la 17-an de aŭgusto 2016.
  2. United News of India novaĵraporto (en la angla), la 11-an de marto 2000, "Nirmal Verma, Gurdial Singh gajnas la premion Gjanpith".
  3. 3,0 3,1 Aruti Nayar (anglalingve), "La propra voĉo de la vivo", The Tribune, la 18-an de marto 2000.