Gurtnellen

komunumo de Svislando
Gurtnellen
Blazono de Gurtnellen
Gurtnellen
komunumo en Svislando
Kantono Urio
Distrikto En Kantono Urio ne ekzistas distriktoj
Koordinatoj  46° 44′ 18″ N 8° 37′ 43″ O / 46.73833 °N, 8.62861 °O / 46.73833; 8.62861 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 18″ N 8° 37′ 43″ O / 46.73833 °N, 8.62861 °O / 46.73833; 8.62861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 649
Areo 83,35 km²
Alteco 928 m super marnivelo
Poŝtkodo 6482
Komunumkodo 1209
Mapo de Gurtnellen
vdr

Pri la komunumo redakti

Gurtnellen estas komunumo en Kantono Urio, en Centra Svislando. Ĝi havis 649 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Gurtnellen situas en la supra parto de la valo de la rivero Reuss. La granda tereno de la komunumo kovras vastan areon, kiu etendiĝas al pluraj flankaj valoj. Oriente de Reuss situas ekzemple la Gorneren-Valo kaj okcidente la Felli-Valo. La komunumo konsistas el diversaj partoj. Gurtnellen-Dorf situas sur alteco de 935 m s.m. ĉe la orienta deklivo super la rivero, Gurtnellen-Wiler sur alteco de 741 m s.m. en la fundo de la valo. Tie situas la stacidomo kaj la lernejo. Inter tiuj du lokoj situas Stalden sur alteco de 875 m s.m.. Krome al la komunumo apartenas Meitschlingen, Intschi kaj Arni.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Gurtnellen limas en nordo al Erstfeld, en oriento al Silenen, en sudoriento al Tujetsch (GR), en sudo al Andermatt, en sudokcidento al Göschenen, kaj en okcidento al Wassen.

Trafiko redakti

Gurtnellen disponas pri stacidomo ĉe la Gotardo-Fervojo, tamen nuntempe ne plu haltas trajnoj tie. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per buslinio de Flüelen al Göschenen. La vilaĝeto Arni atingeblas per aertelfero ek de Amsteg. Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo al la Gotardo-Pasejo. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A2 estas norde Amsteg en distanco de 6 km kaj sude Wassen en distanco de 4 km.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Gurtnellen datiĝas el la jaro 1257 kaj tekstas Chuno und ... die Gurteneller.[1]

Gurtnellen regule estis trafita de lavangoj, kiuj mortigis la 22-an de aprilo 1917 tri, la 31-an de januaro 1942 naŭ kaj 27-an de januaro 1968 sep homojn.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti