Gustav Hertz

germana fizikisto

Gustav (Ludwig) HERTZ (22-an de julio 1887, Hamburg, Germanio30-an de oktobro 1975, Berlino, Orienta Germanio) estis germana fizikisto, kiu ricevis kun James Franck en 1925 Nobel-premion pri fiziko pro malkovro, ke unu atomo povas absorbi nur limigitan kvanton da energio.

Gustav Hertz
Nobel-premiito
Persona informo
Gustav Ludwig Hertz
Naskonomo Gustav Ludwig Hertz
Naskiĝo 22-an de julio 1887 (1887-07-22)
en Hamburgo,  Germana Imperiestra Regno
Morto 30-an de oktobro 1975 (1975-10-30) (88-jaraĝa)
en Orienta Berlino,  Germana Demokratia Respubliko
Tombo tombejo Ohlsdorf vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Demokratia RespublikoSovetunio vd
Alma mater Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Munkena universitatoUniversitato de GöttingenHumboldt-Universitato en Berlino • Gelehrtenschule des Johanneums vd
Familio
Edz(in)o Ellen Dihlmann vd
Infanoj Carl Hellmuth Hertz vd
Parencoj Heinrich Rudolf Hertz vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Max Planck • Heinrich Rubens vd
Verkado
Verkoj eksperimento de Franck-Hertz vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis nevo de la fama fizikisto Heinrich Hertz. Li studis en la universitatoj de Göttingen, Munkeno / München kaj Berlino / Berlin. Oni nomumis lin en 1913 helpinstruisto en la fizika katedro de la Berlina Universitato, kie li ek-kunlaboris kun Franck. Iliaj eksperimentoj pruvis, ke kiam unu elektrono frapas atomon, ĝi devas havi minimuman energion pro forpuŝi alian elektronon el la atomo. Tiu energio estas la joniza potencialo, kies valoro varias laŭ elementoj.

La mezuroj de Hertz kaj Franck montris ankaŭ tion, ke la ondolongoj de la lumo –elradiita fare de unuopaj elementoj – kongruas kun la atoma energia stato de la tuŝita elemento. Tion antaŭvidis Niels Bohr, kiu uzis la kvantuman teorion por klarigo de la atoma propreco.

Hertz estis nomumita en 1925 al fizika profesoro de la Universitato de Halle, en 1928 al fizika profesoro de la Berlina Teknika Universitato (la Berlina Politekniko). Li ellaboris en 1932 metodon por disigo de la neonaj izotopoj. Li esploris ekde 1945 ĝis 1954 en la Sovetunio kaj revenis en 1954 al Orienta Germanio, kiel li estis ĝis 1961 fizika profesoro kaj direktoro de la Fizika Instituto de Lejpcigo (Lepsiko).

Vidu ankaŭ redakti