Gustav Meyrink

germanlingva verkisto kaj tradukisto

Gustav MEYRINK [gustaf majrink], realnome: Gustav MEYER (naskiĝis la 19-an de januaro, 1868, mortis la 4-an de decembro, 1932) estis aŭstra verkisto kaj tradukisto.

Gustav Meyrink
Persona informo
Gustav Meyrink
Naskonomo Gustav Meyer
Naskiĝo 19-an de januaro 1868 (1868-01-19)
en Vieno, Cislajtio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 4-an de decembro 1932 (1932-12-04) (64-jaraĝa)
en Distrikto Starnberg, Bavario,  Germana Regno
Tombo Distrikto Starnberg vd
Religio budhismoprotestantismo vd
Etno aŭstroj vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo verkistotradukisto • romanisto • sciencfikcia verkisto • dramaturgo vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • hermetikismobudhismoteozofio vd
Aktiva en MunkenoPragoDistrikto StarnbergAŭstrio-Hungario vd
Aktiva dum 1901–1927 vd
Verkado
Verkoj The Golem vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Gustav Meyrink dum la 1880-a jardeko

Naskiĝinte en Vieno, li laboris dum kelkaj jaroj kiel bankisto en Prago. Ekde 1903 li agis kiel ĉefredaktoro ĉe la Viena satira revuo Der liebe Augustin, krome li kontribuis al la revuo Simplicissimus. Ekde 1907 li loĝis en Munkeno kaj ekde 1911 en Starnberg, Bavario. En la jaro 1927 li konvertiĝis de la protestantismo al la budhismo. Li mortis en Starnberg.

La verkaro de Meyrink konsistas el satiraĵoj kontraŭ la filistraro siatempa kaj el fantasto. Krome li tradukis verkojn de Charles Dickens kaj Rudyard Kipling.

Listo de verkoj redakti

  • Der heiße Soldat (rakonto, 1903)
  • Wachsfigurenkabinett (rakontoj, 1907)
  • Der Sanitätsrat (komedio, 1912)
  • Des deutschen Spießers Wunderhorn (satiraj noveloj, 1913)
  • Der Golem (romano, 1915)
  • Das grüne Gesicht (romano, 1917)
  • Walpurgisnacht (romano, 1917)
  • Der weiße Dominikaner (romano, 1921)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti