Gustavia estas la ĉefa urbo de la insulo Saint-Barthélemy (aŭ mallonge St. Barts) en la orienta Kariba Maro. La insulo apartenas al Francio. La urbon dominas la haveno, ĉirkaŭ kiu grupiĝas la stratoj kaj domaroj. La haveno aparte dum la 18-a kaj 19a jarcentoj tre floris pro vigla komercado. Ĝi lokas ĉe koordinatoj 17° 53′ 46″ N 62° 51′ 6″ O / 17.89611 °N, 62.85167 °O / 17.89611; 62.85167 (mapo).

Gustavio
quartier of Saint Barthélemy • loĝloko
Administrado
Poŝtkodo 97133
Demografio
Loĝantaro 9 131  () [+]
Loĝdenso 435 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 54′ N, 62° 51′ U (mapo)17.898611111111-62.849166666667Koordinatoj: 17° 54′ N, 62° 51′ U (mapo) [+]
Areo 21 km² (2 100 ha) [+]
Gustavio (Saint-Barthélemy)
Gustavio (Saint-Barthélemy)
DEC
Gustavio
Gustavio
Situo de Gustavio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gustavia (Saint-Barthélemy) [+]
vdr
Bildo de la marhaveno de Gustavia

La loĝloko supozeble fondiĝis dum la jaro 1763 fare de francaj setlistoj. Origine ĝi havis la nomon Cartage. Dum la Usona Milito pri Sendependeco ĝi estis deponejo por armiloj, kiuj survojis de Francio al la ribelantoj en Usono. Dum 1785 la ŝtato Francio vendis la kolonion al Svedio, kaj la urbo honore al la tiama sveda reĝo Gustavo la 3-a ricevis sian hodiaŭan nomon. En Eŭropo la ŝtato Svedio ĉiam penis pri politike "neŭtrala" pozicio, kaj paralele en la regiono Karibio plena ja interŝtataj konfliktoj la sveda insula kolonio estis politike neŭtrala libera komercejo. La prosperon de la urbo tamen dum la jaro 1852 bremsis granda fajro, kiu krom la granda sonorila turo detruis preskaŭ ĉiujn konstruaĵojn de la urbo. Dum 1877 Francio reaĉetis la insulon kontraŭ 80.000 Francaj Frankoj. Hodiaŭ la urbo havas precipe turisman signifon.

Eksteraj ligiloj redakti