Gustavo Adolfo Dudamel Ramírez (* 26-a de januaro 1981 en Barquisimeto, Venezuelo) estas venezuela violonisto kaj dirigento kaj „simbola figuro de la nekomparebla entuziasmo pri klasika muziko en sia lando.“ [1]

Gustavo Dudamel
Persona informo
Naskonomo Gustavo Adolfo Dudamel Ramírez
Naskiĝo 26-an de januaro 1981 (1981-01-26) (43-jaraĝa)
en Barquisimeto
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Venezuelo
Familio
Edz(in)o María Valverde • Eloísa Maturén
Okupo
Okupo dirigentokomponistokoncertmajstroviolonisto
TTT
Retejo https://www.gustavodudamel.com
vdr
Gustavo Dudamel dum turneo tra Eŭropo, 2008

Vivo kaj verko redakti

La muzika instruado de Dudamel komenciĝis frue per „El Sistema“, la venezuela muzikprogramo por subteni malavantaĝigitajn infanojn kaj junulojn. Aĝante 10 jarojn Dudamel eklernis la violinludadon, poste ankaŭ komponadon. Kiam li – aĝante 12 – unuafoje anstataŭis la dirigenton de la junulara orkestro de sia urbo, lia talento evidentiĝis kaj oni kuraĝigis lin studi. Aĝante 18 jarojn li fariĝis en 1999 ĉefdirigento de la Sinfónica de la Juventud Venezolana Simón Bolívar, la landa venezuela junulara orkestro.

Ankaŭ spertaj dirigentokolegoj kiel Sir Simon Rattle, Claudio AbbadoDaniel Barenboim estis impresitaj de la talento de Dudamel kaj pretis kunlabori kun la Simón-Bolívar-orkestro.

En 2004 Dudamel gajnis la unuan „dirigento-konkurson Gustav Mahler“ de la Bambergaj simfonianoj. En 2006 Dudamel registris sian unuan lumdiskon por Deutsche Grammophon. Ekde 2007/08 Dudamel estas ĉefdirigento de la Gotenburgaj simfonianoj, por 2009/10 li estas destinita kiel ĉefdirigento de la Filharmonio Los Angeles.

La 16-an de aprilo 2007 li dirigentis en Vatikano koncerton kun la Radiofonia Simfonia Orkestro Ŝtutgarto okaze de la 80-a jubileo de papo Benedikto la 16-a. Ili ludis verkojn de Antonín Dvořák, Giovanni Gabrieli kaj Wolfgang Amadeus Mozart.[2]

 
Gustavo Dudamel kun edzino Eloisa Maturen, 2006

En 2008 Dudamel unuafoje dirigentis - kun granda sukceso - la Berlinajn filharmonianojn dum la ĉiujara somera koncerto en Waldbühne. Per tiu koncerto Dudamel konatiĝis al granda publiko en Germanio.[3]

En 2006 Gustavo Dudamel edziĝis al sia multjara amikino Eloisa.[4]

Literaturo redakti

"Sinfonie der Straße. Die venezolanische Jugendorchesterbewegung" (Simfonio de la strato. La venezuela movado de junularaj orkestroj), en: Matices (Ĵurnalo pri Latinameriko, Hispanio, Portugalio), Nr. 39/2003

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti