Guthlac (n. ĉirkaŭ 673, m. la 11-an de aprilo 714) estis anglosaksa sanktulo.

Sankta
Guthlac
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 673 (0673-11-30)
en Mercia
Morto 3-an de aprilo 715 (0715-04-03) (41-jaraĝa)
en Anglio
Religio ortodoksismo vd
Ŝtataneco Mercia vd
Familio
Gefratoj Pega vd
Profesio
Okupo monaĥoermito vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Guthlac en Abatejo Crowland

Familio redakti

Guthlac estis filo de Penwalh aŭ Penwald kaj ties edzino Tette, kaj ano de la reĝa familio de Mercia. Lia fratino Pega estis ermitino en Cambridgeshire kaj ankaŭ ŝi estis venerata kiel sanktulino.

Vivo redakti

Dum sia juneco li famis kiel batalisto sub Aethelred la 1-a, reĝo de Mercia. Tamen dum siaj dudekaj jaroj li spertis akran senson de la vaneco de militado, kaj eniris la monaĥejon de Repton. Post du jaroj li translokiĝis al Crowland (antaŭe nomita Croyland), Lincolnshire, kie li konstruis por si ermitejon. Laŭdire por vestoj li portis nur bestpeltojn, kaj manĝis nur iomete da hordea pano.

Lia famo disvastiĝis kaj multaj vizitis lin. Antaŭ ol sia altroniĝo, Aethelbald (kiu regis Mercia de 716 al 757) estis ekzilata kaj pasis iom da tempo kun Guthlac. Guthlac mortis en 714, kaj poste Aethelbald sonĝis ke Guthlac profetis ke li ĝuos bonegan estontecon. Post kiam li altroniĝis, Aethelbald fondis ĉe Crowland sanktejon kaj abatejon dediĉitajn al Guthlac.

Verkoj pri Guthlac redakti

Dum la 8-a jarcento monaĥo nomita Felix verkis biografion de Guthlac. Estas du anglosasksaj poemoj - konataj kiel Guthlac A kaj Guthlac B - kiuj pritraktas Guthlac.