Gi de Ŝoliako (1298-1368) (itale: Guido de Cauliaco) alnomita "la patro de la medicina kirurgio"[1], estis renoma franca kirurgo kaj privata kuracisto de la papoj Benedikto la 12-a, Klemento la 6-a, Inocento la 6-a kaj Urbano la 5-a.[2]

Guigonis de Caulhiaco
(1298-1368)
bildo de Gi de Ŝoliako, patro de la medicina kirurgio.
bildo de Gi de Ŝoliako, patro de la medicina kirurgio.
Persona informo
Guy de Chauliac
Naskiĝo 1298
en Chaulhac, Le Malzieu-Ville, Lozère, aŭ sur la montoj de Margeride, en Chaulhac, Ĵevodano,  Francio
Morto 25-a de julio 1368
en Avinjono, aŭ Liono,  Francio
Lingvoj malnovfrancafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio vd
Alma mater Universitato de Montpellier, Fakultato de Langvedoko, Universitato de Bolonjo, Universitato de Parizo
Profesio
Okupo kuracisto • kirurgo • kanoniko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia ĉefa verko "Chirurgia Magna", kie li kunigis la konon de pli ol cent aŭtoroj, estis unue publikigita en 1363. Li studis en la ĉefaj universitatoj de Eŭropo kaj ĝis la 17-a jarcento li fariĝis normo pri kirurgio. Fervora galenisto kaj admiranto de Abulkazimo, li priskribis sennombrajn personajn rimarkojn inklude de la nigra pesto, kiun li akiris en 1348.

Vivo redakti

 
"Chirurgia magna",
ilustrita manuskripto apartenanta
al la Brita Biblioteko.

Li naskiĝis en la sino de malriĉa familio kiu vivis per modestaj rimedoj. Plej eble li lernis la rudimentojn pri la ortopediaj praktikoj de iu kirurgo aŭ vojaĝanta barbiro tiel ke li sciis trakti frakturojn kaj luksaciojn. Dank'al tiu kapablo, li sukcesis kuraci lokan nobelulinon, kiu agnoske, helpis lin studi en religia institucio, kie li iĝis kleriko kun sekva eblo pri studado de la medicina kariero, kiu tiam estis nur privilegio de la klerikaro.

Do li komencis en Tuluzo antaŭ ol definitive translokiĝi al Montpeliero, kiu estis la centro de la medicina kono en Eŭropo dum la14-a jarcento. Inter 1315 kaj 1320 li vivis kaj studis en Parizo kaj ĉirkaŭ 1325 li iĝis majstro pri Medicino kaj Kirurgio. En Liono li nomumiĝis kanoniko de Sankta Justo kaj pli malfrue li indikiĝis kiel kanoniko de Reims kaj Mende. Post diplomiĝo, li iris al Bolonjo por studi anatomion sub gvidado de Nicolaus Bertrucius, disĉiplo de Mondino dei Liuzzi, el kiu li lernis la kirurgiajn teknikojn.

Dum tiu periodo kiam li aktivis serve de la papoj, en Avinjono li ankaŭ iĝis papa kapelano kaj samtempe konatiĝis kun Petrarko.[3]

Lia ĉefa verko "Inventorium sive collectorium in parse chirurgiciali medicine", ankaŭ konata kiel Chirurgia aŭ Chirurgia magna, 1363, estis dediĉita al liaj kolegoj de Montpeliero, Bolonjo, Parizo kaj Avinjono, lokoj kie li praktikis aŭ studis medicinon. La sep partoj kiuj konstituas la "Chirurgia"-n trapasis sennombrajn eldonojn kaj ĝis la 17-a jarcento ĝi estis uzata kiel referenco por la praktikantoj de la medicino.

Laŭ Charles Hugh Talbot, aŭtoro pri medicinaj verkoj, asertas ke "laŭŝajne Gi de Ŝoliako nur pere de libroj lernis kirurgion ... Kaj li eble uzis la tranĉilon por balzamado de mortintaj papoj, sed li ĉiam evitis uzi ĝin en vivaj pacientoj".

La nigra pesto redakti

Kiam la nigra pesto ekaperis en Avinjono, en 1348, la kuracistaro fuĝis el la urbo, tamen, Ŝoliako restis apud la malsanuloj, traktante la pestulojn kaj eĉ plej detale raportante pri la simptomoj. Li asertis ke li mem infektiĝis[4] kaj supervivis la malsanon per uzo de siaj medicinaj praktikoj. Per liaj rimarkoj, Ŝoliako faras distingon inter la du formoj de la malsano, la bubona pesto kaj la pulma pesto. Kiel antaŭrimedo li konsilis al la papo Klemento la 6-a la konservadon de konstante arda fajro en lia dormoĉambro por teni eksteren la malbonajn flarojn.

Li faris la jenan preskribon al la papa kortego: "La pesto agnoskiĝas kiel alte kontaĝa, kaj kvankam oni ne konas la kontaĝagenton oni rekomendas ke la aero estu purigita, la sangeltiron kaj sanan dieton. La pesto-ekapero kaj la disvastiga morto estis atribuita al la judoj, kiuj estis herezuloj, kaj en kelkaj lokoj oni kredas ke ili eĉ venenigis la putojn." Ŝoliako batalis kontraŭ tiu koncepto, kaj uzis la sciencon por deklari gin falsa.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti