La Gvadarama Montaro aŭ hispane Sierra de Guadarrama estas montĉenaro kiu apartenas al la orienta duono de la Centra Sistemo (montĉenaro de la centro de Iberio), situanta inter la montaroj Gredos kaj Ajlono. Ĝi etendiĝas en direkto sudokcidente-nordoriente kaj en la hispanaj provincoj Madrido, sudoriente, kaj Segovio kaj Avilo, nordokcidente. Tiu ĉi montaro mezuras 80 km longe kaj ĝia plej alta pinto nomiĝas Penjalaro kun 2.428 msm. Ĝi fariĝas limo inter la baseno de Duero, nordokcidente, kaj de Taĵo, sudoriente.

Sierra de Guadarrama
Penjalaro – plej alta altaĵo en Gvadarama montaro
Penjalaro – plej alta altaĵo en Gvadarama montaro
montara sistemo • mountain chain
Plej alta supro Penjalaro (2 430 msnm)
Situo Avilo, Gvadalaĥaro (Hispanio)
Parto de Centra Sistemo
Geografia situo 40° 49′ N, 3° 57′ U (mapo)40.812777777778-3.9494444444445Koordinatoj: 40° 49′ N, 3° 57′ U (mapo) f4
Mapo Satelita mapo de Gvadaramamontaro
Satelita mapo de Gvadaramamontaro
Sierra de Guadarrama (Madrido)
Sierra de Guadarrama (Madrido)
DEC
Sierra de Guadarrama
Sierra de Guadarrama
Situo de Sierra de Guadarrama
Sierra de Guadarrama (Hispanio)
Sierra de Guadarrama (Hispanio)
DEC
Sierra de Guadarrama
Sierra de Guadarrama
Situo de Sierra de Guadarrama
Map
Sierra de Guadarrama
vdr
Romia vojo de Fuenfrio, konstruita en la 1-a jarcento kaj fone la valo de Fuenfrio en la Gvadarama Montaro.
Penjalaro.

La flaŭro en tiu ĉi montaro karakteriziĝas pro la abundo de pinaroj kaj la ĉeesto de diverstipaj kverkaroj en la plej malaltaj zonoj. En la pintoj oftas la paŝtejoj kaj arbustaroj de alta montaro. En tiuj ĉi ekosistemoj abundas mamuloj kiel la cervoj, aproj, kapreoloj, damaoj, meloj, sovaĝaj katoj, vulpoj kaj leporoj. Ekzistas granda nombro kaj diverseco de akvobirdoj en la akvorezervujoj, kaj grandaj rabobirdoj kiel la imperia aglo aŭ la nigra vulturo, inter aliaj.

La proksimeco al Madrido (60 km) de tiu ĉi montaro igis ĝin grava por la landa historio kaj hodiaŭ ĝi estas trairata de multaj montopasejoj kaj fervojreto. Ekde la Monto La Almenara, en Robledo de Chavela, ekzemple, dum la islama okupado la araboj faris ŝtiparojn por avizi al Madrido la proksimiĝon de kristanaj trupoj. Ĉi tiuj montoj havas grandan alfluon de mont-ekskursantoj kaj turistoj. Tial ĝi havas tre evoluintan infrastrukturon por la regiona turismo, inkluzive de sportumado. Tio povas esti ankaŭ danĝera en kelkaj regionoj por la medio kaj ĝia konservado.

Vidu ankaŭ redakti