Gvalior (hinde ग्वालियर) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo.

Gvalior
metropolo
Lando Barato Barato
Ŝtato Madja-Pradeŝo
Konata loko Fortikaĵo de Gvalior
Situo Gvalior
 - alteco 196 m s. m.
 - koordinatoj 26° 08′ 00″ N 78° 06′ 00″ O / 26.13333 °N, 78.10000 °O / 26.13333; 78.10000 (mapo)
Areo 286,0 km² (28 600 ha)
Loĝantaro 901 342 (2010)
Denseco 3 151,55 loĝ./km²
Unua skribmencio 1196
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 474001
Telefona antaŭkodo 751
Aŭtokodoj MP-07
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Gwalior
Retpaĝo: gwalior.nic.in
Portalo pri Barato

Map

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 069 276 loĝantoj sur areo de 604 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 770 loĝantoj/km².

Fortikaĵo de Gvalior

Geografio redakti

Gvalior situas en interno de la lando. Morena troviĝas 36, Bhind 72, Ĝansi 94, Ŝivpuri 102, Oraj 160, tutlanda ĉefurbo Delhio 285 (voje 319), subŝtata ĉefurbo Bopalo 338, Mumbajo 975, Kolkato 1108 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

La unua mencio okazis pri tiu loko en 1196. En loko de Gvalior estis iam ankaŭ urbo „Laskar”, kiu inter 1750-1818 estis ĉefurbo de loka regno. Dum dominado de britoj ekde 1780 Gvalior estis ĉefurbo de subŝtato same nomata Gvalior. La 1 | junio | 1858, la sipajoj konkeris la fortikaĵon. La lastaj sipajaj ribeluloj estis malvenkitaj tie la 20-an de junio 1858. Inter 1950-1956 ĝi estis ĉefurbo de Madja-Pradeŝo.

Trafiko redakti

Gvalior havas bonajn flughavenon, aŭtovojojn kaj stacidomon. Ankaŭ et-ŝpuraj trajnoj trafikas. En la urbo rikiŝoj kaj iom da aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato redakti

Gvalior havas subtropikan klimaton kun varmaj someroj de marto ĝis julio. Poste musono sekvas ĝis oktobro, fine seka vintro daŭras ĝis februaro. La temperaturo varias inter 7-40 °C. Jare pluvas po 970 mm.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

en 1924 tie naskiĝis ĉefministro Atal Behari Vajpayee

Fontoj redakti

  • WikiTrans