Gvatejo estas loko, de kie gvatanto povas observi la ĉirkaŭaĵon - ofte sen mem esti vidata - kaj averti pri minacantaj danĝeroj.

Gvatnesto ĉe la ĉefa masto de rekonstruita Santa Maria, la ŝipo de Kolumbo.
La turo de burgo Weißenstein ebligas gvatadon de granda tereno.

En mezepoka burgo la gvatejo troviĝis sur la plej alta turo.

La gvatejo sur ŝipo nomiĝas gvatnesto. Ĝi estas la platformo alte sur la ĉefa masto, kutime sekurigata pere de korbo. De tie la gvatposteno observas la maron por frue averti pri minacantaj danĝeroj (do pri rokoj, piratoj …) aŭ anonci la alvenon (Bordo vidata!)

La alteco de la gvatnesto estas decida por la vidodistanco. En alteco de 2 m super la akvonivelo oni povas gvati radiuson de ĉ. 5 km, en alteco de 10 respektive 15 m la vidodistanco plivastiĝas al 12 respektive 15 km.

Vidu ankaŭ redakti