Gvineaj Altaj Teroj

La Gvineaj Altaj Teroj estas dense arbara montara altebenaĵo etenda el sudo de la altaj teroj de Futa Ĝalon al sudoriento de Gvineo tra norda Sieraleono kaj Liberio, kaj nordokcidenta Eburbordo.

Gvineaj Altaj Teroj
Historia-geografia regiono
geografia objekto • montara sistemo [+]

LandojGvineo, Liberio, Sieraleono, Ebur-Bordo
- koordinatoj9° 30′ 0″ N, 10° 0′ 0″ U (mapo)9.5-10Koordinatoj: 9° 30′ 0″ N, 10° 0′ 0″ U (mapo)


Map
Gvineaj Altaj Teroj
vdr
Mapo de la Niĝera baseno kaj de parto de la Gvineaj Altaj Teroj sudokcidente

Ili formas la elfluejon de la Niĝera Rivero, nome la plej longa rivero en Okcidenta Afriko. En Gvineo ili estas konataj kiel Dorsale Guinéenne kaj historie ili estis izola areo. La plej alta monto en la regiono estas la Monto Nimba kiu estas 1752 m alta. Ili tamen ĉefe kuŝas inter 300 kaj 500 m super marnivelo.[1] Geologie la kompono de la sedimentoj en tiuj Altaj Teroj estas la sama kiel ĉe Supra Gvineo kajh enhavas areojn el granito, skisto, kaj kvarcitos.[2]

La regiono de la Gvineaj Altaj Teroj estas ligata ankaŭ al la Jos-Altebenaĵo en Niĝerio, al la Adamava Regiono, Kamerunaj Altaj Teroj de Kameruno kaj al la Mandinga Altebenaĵo ĉe Bamako en Malio.

Jomuo estas ĉefa merkat-urbo por la tre dense arbara regiono de la Gvineaj Altaj Teroj. Ĉefajvaroj vendeblaj en la urbo estas rizo, manioko, kafo, palmoleo kaj greno.[3] La regiono estas ĉefe loĝata de la Gerzoj (el la grupo de Kpeleoj) kaj Manoj.

Referencoj redakti

  1. Encyclopædia Britannica, Konsultita en la 18a de junio, 2008
  2. Africa Travel Guide, Konsultita en la 18a de junio, 2008
  3. Encyclopædia Britannica, Konsultita en la 18a de junio, 2008
Gvineo]]
Liberio]]
Sieraleono]]
Ebur-Bordo]]