Gvineo (regiono)

regiono en okcidenta Afriko

Gvineo estas tradicia nomo por la regiono de Afriko kiu troviĝas laŭlonge de Gvinea Golfo. Ĝi etendiĝas tra arbaraj, tropikaj, regionoj kaj finiĝas je Sahelo. Ofte Gvineo estas subdividata en Malsupran Gvineon, unu el la plej dense loĝataj regionoj de Afriko, kovranta sudan Niĝerion, Beninon, Togon kaj etendiĝanta en Ganaon; kaj Supran Gvineon, kiu estas multe pli malmulte dense loĝata kaj etendiĝas ekde Ebur-Bordo ĝis Gvineo-Bisaŭa. Ene de Respubliko de Gvineo, Supra kaj Malsupra Gvineo respektive referencas la marbordan ebenaĵon kaj la landinternon de tiu ĉi lando.

Gvineo
Historia regiono
regiono [+]

LandoGvineo
- koordinatoj6° 35′ 49″ N, 1° 14′ 35″ O (mapo)6.5968351.243047Koordinatoj: 6° 35′ 49″ N, 1° 14′ 35″ O (mapo)


Gvineo (Gvineo)
Gvineo (Gvineo)
DEC
Gvineo
Gvineo

Map
Gvineo
vdr

Historio redakti

 
Mapo de Afriko de 1812 kun Alt-Gvineo kaj Malalt-Gvineo klare videblaj.

La nomo originas el berberaj terminoj aginaŭAkal n-Iguinaŭen[1] tra portugala; signifante "nigra" aŭ "lando de la nigruloj."

Historie, tiu regiono estas unu el la unuaj partoj de Subsahara Afriko kiu havis komercajn interŝanĝojn kun eŭropanoj. La vasta komerco pri eburo, oro, kaj sklavoj riĉigis la regionon, kun iom da centralizitaj reĝlandoj disvolviĝintaj en la 18-a kaj 19-a jarcentoj. Tiuj estis multe pli malgrandaj ol la grandaj ŝtatoj de la vasta malferma Sahelo, sed ili estis multe pli loĝataj kaj estis pli centralizitaj kaj teknologie pli progresemaj. Tiuj reĝlandoj signifis ke la regiono montris pli da rezisto al eŭropaj penetradoj ol aliaj areoj de Afriko. Tial, kombine kun malsaniga medio, malamika al eŭropanoj, multe da Gvineo ne estis inkludita en eŭropaj koloniaj teritorioj ĝis la fino de la 19-a jarcento.

Eŭropaj komercistoj en la regiono partigis la regionon baziĝantaj sur ĝiaj ĉefaj eksportadoj. La orienta parto apud Benino kaj Niĝerio estis nomita Sklav-Marbordo. Tio kio nuntempe estas Ganao estis nomata Or-Marbordo, nomo poste donita al brita kolonio en la areo. Okcidente de tiu estis Ebur-Bordo, ankoraŭ nuntempe la nomo donata al la ŝtato en tiu regiono. Plej fore okcidente, la areo ĉirkaŭ nuntempaj Liberio kaj Sieraleono estis signita aŭ kiel Pipro-Marbordo aŭ kiel Grano-Marbordo.

Landoj en la Regiono Gvineo redakti

Supra Gvineo redakti

Malsupra Gvineo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti