György Almásy [djordj almAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Almásy György estis hungara ornitologo, etnografo, vojaĝisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis zsadányi kaj törökszentmiklósi. Lia filo estis László Almásy.

György Almásy
Persona informo
Almásy György
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1867 (1867-08-11)
en Grad
Morto 23-an de septembro 1933 (1933-09-23) (66-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj rusahungara vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Alma mater Universitato de Graz vd
Familio
Infanoj János Almásy von Zsadány und Török-Szent-Miklós • László Almásy vd
Profesio
Okupo esploristo • ornitologo • zoologoetnografo vd
Laborkampo zoologioetnografio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

György Almásy [1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1867 en Hungara reĝlando en Felsőlendva (nuntempa Grad en Slovenio). Li mortis la 23-an de septembro 1933 en Aŭstrio en Graz.

Biografio redakti

György Almásy akiris juran diplomon en Graz. Post siaj studoj komence li laboris en la ŝtata administrado en Budapeŝto, poste li okupiĝis pri lia bieno. En 1897 li faris la unuan esploran vojaĝon al Dobroĝo kaj Riverdelto de Danubo. Post 3 jaroj li vojaĝis al Centra Azio (iomete en Eŭropo Batumo, Taŝkento, Samarkando, Almato, Tjanŝano, Bakuo, Moskvo). En 1906 li vojaĝis al Ĉinio, poste li restis hejme. Dum la vojaĝoj li kolektis rarajn etnografiaĵojn kaj ornitologiaĵojn.

Elektitaj libroj redakti

  • Madártani betekintés a román Dobrudzsába (1898)
  • Utazásom orosz Turkesztánba (1901)
  • Vándor-utam Ázsia szívébe (Mia vagabondo-vojaĝo al koro de Azio), (1903)

Fontoj redakti