György Bánffy (aktoro)
György BÁNFFY [djordj bAnfi], hungare Bánffy György, Esperante Georgo Bánffy estis hungara aktoro. Lia patrino estis Klára Pápay.
György Bánffy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hunyadi-Buzás György |
Naskiĝo | 19-an de junio 1927 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de septembro 2010 (83-jaraĝa) en Korfuo |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patro | Endre Hunyadi Buzás |
Patrino | Klára Pápay |
Infano | Eszter Bánffy |
Okupo | |
Okupo | politikisto • aktoro |
György Bánffy naskiĝis, kiel Hunyadi-Buzás György la 19-an de junio 1927 en Budapeŝto - mortis la 3-an de septembro 2010 en Korfuo.
Biografio redakti
György Bánffy frekventis aktoran ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1950–1954, pli frue li estris kinejon. Poste li apartenis al diversaj teatroj, ekzemple al Nacia Teatro (Budapeŝto), Operetoteatro (Budapeŝto), Nacia Teatro (Pécs). En 1955 li edziĝis baldaŭe havanta filon kaj filinon. Ekde 1978 li instruis parolon en Muzikakademio. Inter 1985–1994 li estis parlamentano. Li ricevis premion Kossuth en 2001, precipe pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj roloj (elekto) redakti
- 23 filmoj inter 1950-2006, ekzemple Mephisto, 1981; Rokonok (Parencoj), 2006
- televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1968-2008, ekzemple Petőfi, 1981; Tivadar Puskás, 1983
- dufoje li reĝisoradis en Teatro József Attila
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Ŝekspiro: Reĝo Lear, Othello; Mór Jókai: A kőszívű ember fiai (Filoj de l' ŝtonkora homo)
Memorigiloj redakti
- memorparko en Pesthidegkút de 2011