György Balla [djordj bala], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balla György estis hungara kuracisto, profesoro, infankuracisto, membro (korespondanta en 2010, ordinara en 2016) de Hungara Scienca Akademio.

György Balla [1] naskiĝis la 23-an de marto 1953 en Debrecen.

Biografio redakti

György Balla akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Debrecen en 1977. Post siaj studoj li eklaboris en la universitata kliniko pri infanoj. En 1985 li kandidatiĝis (PhD), en 1994 li doktoriĝis (DSc), post 2 jaroj li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato. Inter 1999 kaj 2007 li laboris en la akuŝa kliniko, poste li iĝis klinikestro pri infanoj. En 1999 li fondis novan katedron el la universitato. Li ricevis diversajn premiojn kaj memormedalojn ekde 1982.

Li havas edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Hemin: a possible physiological mediator of low density lipoprotein oxidation and endothelial injury (1991) - kun aliaj
  • Pro-oxidant and cytotoxic effects of circulating heme (2002) - kun aliaj
  • Cardiovascular effects of low versus high-dose beta-carotene in a rat model (2015) - kun aliaj

Fontoj redakti