György Budapest Szabó
György Budapest Szabó [djordj budapeŝt sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj ofte kun mallongigo de la hungara ĉefurbo) Bp. Szabó György estas hungara grafikisto, muzikisto.
György Budapest Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1953 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | grafikisto • muzikisto • dezajnisto |
György Szabó [1] naskiĝis la 30-an de septembro 1953 en Budapeŝto.
Biografio redakti
György Szabó abiturientis en industriarta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1973 [1], poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo en 1982. Liaj plej gravaj instruistoj estis Sándor Ernyei, János Kass kaj Ernő Rubik. Post siaj studoj li fondis ŝlagroorkestron. La koncertoj okazis inter 1983 kaj 1997 (plej ofte estis aŭdeblaj ritmaj bruoj). Ekde 1983 li kreis afiŝojn por filmoj kaj koncertoj, krome li kreis aliajn grafikaĵojn, kiujn li prezentis en ekspozicioj. En 1992 li iĝis kunposedanto de studio, post 2 jaroj li establis propran grafikan studion nomitan Bp. Studio (Bp estas mallongigo de Budapeŝto). En 1996 li translokiĝis al Los-Anĝeleso, kie li havis grafikistan postenon. En 2004 li jam estis arta gvidanto, en 2015 li hejmenvenis.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1987, 1993, 2010, 2016)
- Arthalo Budapeŝto (1995)
- Los-Anĝeleso (2001, 2003)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1980, 1985, 1993, 2005, 2015
- Szentendre (1996, 2017)
- Los-Anĝeleso (1997, 2008, 2014
- Santa Barbara (Kalifornio) (2012, 2013)
- Novjorko (2015)
Elektitaj afiŝoj redakti
- Smaragderdő (Emerald Forest, 1988)
- Beverly Hills-i zsaru 2. (Beverly Hills Cop 2, 1989)
- A Saolin templom szent köntöse (Holy Robe of the Shaolin Temple, 1986)
Fontoj redakti
- anglalingva biografieto kun foto Arkivigite je 2019-01-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio