György Cserhalmi
György CSERHALMI [djordj ĉerhalmi], hungare Cserhalmi György, Esperante Georgo Cserhalmi estas elstara hungara aktoro. Lia patrino estis Magda Varga.
György Cserhalmi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de februaro 1948 (76-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teatra aktoro • filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1971– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
György Cserhalmi naskiĝis la 17-an de februaro 1948 en Budapeŝto.
Biografio redakti
György Cserhalmi finis la aktoran ĉeflernejon en Budapeŝto en 1971, poste li debutis en Teatro Csokonai (Debrecen). Inter 1972-1975 li apartenis al trupo de Teatro Petőfi (Veszprém). Ekde 1977 li vivas en Budapeŝto apartenanta al diversaj teatroj. En 2007 li reĝisoris en Zalaegerszeg. Li ricevis premion Kossuth en 1990, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Elektitaj filmaj roloj redakti
- 55 filmoj (ankaŭ televiziaj) inter 1969-2010, ekzemple Rózsa Sándor (Sándor Rózsa), 1971; Fantomo en Lubló (filmo), 1976; 80 huszár (80 husaroj), 1978; Mephisto, Oscar-premiita filmo, 1981; Želary (ĉeĥa filmo), 2003
Elektitaj teatraj roloj redakti
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Romeo kaj Julieta, Hamleto; Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac; Johann Wolfgang von Goethe: Faust; Federico García Lorca: Yerma; Arthur Miller: Morto de la agento