György FALUDY [djordj faludi], hungare Faludy György estis elstara hungara poeto, verkisto kaj tradukisto de juda deveno. Lia patro estis Joachim Leimdörfer.

György Faludy
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1910 (1910-09-22)
en Budapeŝto
Morto 1-an de septembro 2006 (2006-09-01) (95-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco HungarioKanado vd
Alma mater Universitato de VienoHumboldt-Universitato en Berlino • Fasori Gimnázium vd
Memorigilo György Faludy
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis la 22-an de septembro 1910 en Budapeŝto. Li mortis la 1-an de septembro 2006 en Budapeŝto.

Li estis brila elstarulo el la Hungara literaturo, postkurita tiom de la nazia Germanujo kiom poste de la porsovetia reĝimo el lia lando, pro liaj kontraŭtotalismaj ideoj.

Faludy estis laŭdita en Hungarujo kiel “Princo de la poetoj” precipe pro lia erotika poemaro kaj pro liaj tradukaĵoj de klasikaj aŭtoroj dum la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento, inter kiuj elstaris la baladoj de François Villon. Lia biografia verko My Happy Days in Hell [Miaj feliĉaj tagoj en la infero], publikigita unuafoje en 1962 dum lia Londona ekzilo, per kiu li rakontas siaj penigaj travivaĵoj en la gulago aŭ punlabora koncentrejo de Recsk inter 1949 kaj 1953, antaŭinte la verkojn de Aleksandr Solĵenicin.

Biografio: vivo kaj verko redakti

Liaj gepatroj estis judoj, bonhavaj. Lia patro estis internacie rekonata ĥemiisto. György studis en Budapeŝto en la protestanta gimnazio Fasori Gimnázium kaj vizitis kursojn en la universitatojn de Vieno, Berlino, Graz kaj Parizo. Tiuepoke li forĝis la ideojn radikalajn-liberalajn-socialdemokratajn.

En la jardeko 1930-a li kontribuis al la konigo de la eŭropa poezio en sia hejmlando danke al la multnombra traduko de verkoj de klasikaj poetoj (Heinrich Heine, François Villon). Li aŭtoris poemojn kiuj famigis lin en Hungarujo, speciale liaj adaptaĵoj de la baladoj de François Villon, kies unua eldono okazis en 1937. Poste oni reeldonitaj ilin ĝis 47-foje.

Li eskapas en decembro de 1938 pro la pornazia Hungara reĝimo. Li loĝis en Parizo (Francujo), Maroko kaj Usono. En Parizo konatiĝis kun Arthur Koestler. Sekve de la okupacio de Francujo fare de la Nazia Germanio dum la Dua Mondomilito li fuĝis al Maroko, kie li restis preskaŭ unu jaro. Poste la Usona registaro invitis lin loĝi en la nordamerika lando. Tie li eldonis revuon financitan de la movado “Free Hungary” [Hungarujo libera] kaj militservis en la Usona armeo 3 jarojn.

En 1946 li revenis al Hungarujo. Li tradukis novelon de Rabelais, laboris por socialdemokratajn ĵurnalojn. En aprilo 1947 li prenis parton en grupo kiu detruis la budapeŝtan statuon rememorintan la episkopon Ottokár Prohászka, pro lia kontraŭjudismo kaj kontraŭdemokratio. Li estis enkarcerigita en 1950 de la stalinista reĝimo pro spionado. Oni kondamnis lin al gulago aŭ punlabora koncentrejo de Recsk kie li estis dum tri jaroj. Tie li aranĝis kulturajn preglegojn por la malliberuloj; la internigitoj parkerigis tekstojn prezentitajn de Faludy kiel ilo por teni firme la deziron al la libero sub tiaj cirkonstancoj. Faludy atingis la liberon post la morto de Stalin en 1953. Li edzigis sin tiun jaron kaj en 1955 naskis al li filon. Dum kelkaj jaroj li vivtenis sin per tradukaĵoj.

Kiam okazis la revolucio de 1956 li ree ekzilis, tiufoje – post Vieno, Latinamerika rondvojaĝo kaj Parizo – al Unuiĝinta Reĝlando. En Londono publikigis la libron My Happy Days in Hell [Miaj feliĉaj tagoj en la infero] per kiu li rakontas siajn travivaĵojn en Parizo, Afriko kaj la Recska gulago de 1950 ĝis 1953. La transskribita Hungarlingva versio (Pokolbeli víg napjaim) en lia hejmlando estis atendonta ĝis 1987.

Li eldonis ankaŭ Hungaran literaturan revuon (Irodalmi Újság [Literatura Gazeto]). Poste li loĝis en Florenco (Italujo), Malto kaj Toronto (Kanado). En la lasta urbo li restis de 1967 ĝis sia reveno al Hungarujo en 1989. Li profesoris en Kanado kaj Usono (Universitato Kolumbio) kaj eldonis novelojn angle. En 1970 publikigis la verkon Erasmus of Rotterdam. En 1976 li ricevis la Kanadan civitanecon kaj du jarojn poste la Universitato de Toronto, kie li profesoris, nomumis lin honora doktoro. Oni kandidatis lin multfoje al la Nobel-Premio pri Literaturo. Selekton el liaj poemoj oni eldonis en Nov-Jorko en 1985 (Selected Poems 1933–1980) [Poemoj selektitaj 1933–1980]. En 1987 aperis la originala version de My Happy Days in Hell en la Hungara lingvo (Pokolbeli víg napjaim). Tiujare ankaŭ la reĝisor-geedzoj, Géza Böszörményi kaj Lívia Gyarmathy rulis la dokumentan filmon Faludy György, költő [La poeto György Faludy].

Li reiris Hungarujon en 1989, post la forfalo de la orienteŭropaj komunistaj reĝimoj. En 1994 li ricevis la plej prestiĝan premion en Hungarujo, la Kossuth. En 2000 kaj 2006 li publikigis la finajn ĉapitrojn de sia vivo post la eksigo el la gulago de Recsk (Pokolbeli napjaim után [Post miaj tagoj en inferno], A Pokol tornácán [Ĉe la enirejo de inferno]. Antaŭ lia morto en 2002, Faludy estis konsiderata eminenta poeto, verkisto, tradukisto kaj viva legendo de Hungarujo.

Familiaj rilatoj redakti

Krom liaj verkoj, lia ekstravaganca konduto kaj la diversaj anekdotoj kaj spritaĵoj ankaŭ sorĉoravis la publikon.

La unua edzino de Faludy estis Vali Ács. Ili geedziĝis en 1937, divorcis iam dum 1950 kaj 1953. Vali estis ĵurnalistino; ŝi forpasis en Israelo.

La dua, Zsuzsa Szegő, ankaŭ ĵurnalistino, edziniĝis en 1953, forpasis en 1963. Ŝia batalo kontraŭ kancero estis esternigita en la poezio de Faludy. Ili havis filon, Andrew (András, 1955–2010).

En 1969, Faludy edzigis sin al Lily Kalman (kies naska nomo estis Erenyi), kiu konis la poeton ekde la 40-aj jaroj en Tanĝero (Maroko). György kaj Lily loĝis en apartaj loĝejoj kaj ne plenumis la geedzecon, sed Lily tenis la edzan nomon Faludy ĝis ŝia morto en 2011 en Fleet (Hampshire, Unuiĝinta Reĝlando) 102-jara. Ili divorcis en 1982.

Eric Johnson (1937–2004), Usona dancisto kaj, poste, poeto en nuntempa latino, konatigis kun Faludy post lia legado de My Happy Days in Hell en 1963. Ravita de la personeco de la aŭtoro vojaĝis al Hungarujo por serĉi lin. Samtempe Eric lernis la Hungaran lingvon, kvankam li ne renkontis lin ĝis 1966 en Malto. Eric estos sekretario, tradukisto, kunaŭtoro kaj partnero de Faludy dum la sekvontaj 36 jaroj. En 2002, kiam Faludy edzigis sin denove, Johnson foriris al Katmanduo (Nepalo), kie li forpasis en februaro 2004.

En 2002 Faludy edzigis sin kvarafoje kun la 26-jara Fanny Kovács. De tiam, kune, reklamis por iliaj verkoj, ekzemple por A szerelem jogán [Pro la ampraveco]. Ambaŭ pozis por la Hungara eldono de la revuo Penthouse. Fotaĵo de Ádám Urbán kun la titolo “La Poeto kaj sia Muzo”, kiu montras la grizharan poeton kun lia nuda juna edzino, estis premiita de la Hungara gazetaro en 2004 en la kategorio “Socia Bildo”.

Memorigiloj redakti

En 2006, oni konstruis en Toronto rememoran parkejon fasonita de la pejzaĝarkitekto Scott Torrance, fronte al lia antaŭtempa apartemento en 25 St. Mary's Street. La iniciato de “Toronto Legacy Project” [Projekto Legaco aŭ Heredaĵo de Toronto] volas rememori la elstarulojn de la urba kulturo. En la parkejo kuŝas bronza memortabulo kun lia portreto, faraĵo de la Hungara skulptisto Dóra Pédery-Hunt. Tie estas gravurita lia poemo Michelangelo's Last Prayer [La lasta preĝo de Mikelanĝelo] Angle kaj Hungare.

Budapeŝto honoras lin per memortabulo sur lia domo.

Verkoj (elekto) redakti

  • Heinrich Heine: Németország (Heine: Germanio), tradukaĵo 1937
  • François Villon balladái. (Baladoj de Villon), tradukaĵo, 1937
  • Európai költők antológiája.(Antologio de eŭropaj poetoj), tradukaĵo, 1938
  • My Happy Days in Hell (Memportreto), 1962
  • Erasmus of Rotterdam, 1970
  • Faludy György összegyűjtött versei (Kolektitaj poemoj de Faludy), 1980
  • Börtönversek... (Prizonaj poemoj), 1983
  • Selected Poems 1933–1980, 1985
  • Pokolbéli víg napjaim (Hungarlingva versio de My Happy Days in Hell [Miaj feliĉaj tagoj en la Infero]), 1987
  • Test és lélek (Korpo kaj animo), tradukaĵoj en 1988

Du el liaj poemoj pri la Hungara revolucio de 1956 aperis Esperantlingve, tradukita par Tibor Papp, en Debrecena Bulteno No 94. kaj 126 (1996 kaj 2001).

Ligiloj redakti

  • parko en Kanado
  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio
  • Angla Vikipedio
  • Germana Vikipedio
  • Franca Vikipedio
  • Hispana Vikipedio
  • Csiszár Gábor: Faludy György, Kolozsvár, 2020.
  • letero de Tibor Papp al György Faludy, 2001, OSZK Fond 377.