György Fekete (arkitekto pri internaj spacoj)

György Fekete [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fekete György estis hungara arkitekto pri internaj spacoj, politikisto, lernejestro, altlerneja instruisto, parlamentano, membro de Hungara Arta Akademio (1995, ties prezidanto (2011–2017)). Lia dua edzino estis Szilvia Sunyovszky ekde 1994.

György Fekete
György Fekete en 2012
György Fekete en 2012
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1932 (1932-09-28)
en Zalaegerszeg
Morto 15-an de aprilo 2020 (2020-04-15) (87-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Familio
Edz(in)o Szilvia Sunyovszky
Okupo
Okupo politikistoarkitektoverkisto
vdr

György Fekete[1] naskiĝis la 28-an de septembro 1932 en Zalaegerszeg, li mortis la 15-an de aprilo 2020 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Fekete maturiĝis en teknika mezlernejo en Budapeŝto en 1952, poste li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1957. Lia plej grava instruistoj estis Gyula Kaesz. Post la diplomo li eklaboris en ŝtata firmao, sed en 1964 li iĝis privata artisto. Inter 1980-1983 li estis lernejestro de industriarta mezlernejo, inter 1986-1989 gvidanto de industriarta ŝtata entrepreno. En 1986 li denove privatiĝis. Ekde agonio de la socialismo li komencis politikadi, li havis altan postenon en la kultura ministerio inter 1990-1994, inter 1990-1998 li estis parlamenta deputito. Intertempe en 1994 li havis emeritan statuson. En 1997 li ekinstruis en la Universitato de Okcidenta Hungario. Dum 14 jaroj li verkis 69 scenarlibrojn por Hungara Televizio (samtempe li estis prezentisto de la kulturaj scenarlibroj). Li ricevis premiojn inter 1966-2018, el kio elstaras premio Kossuth en 2012. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis filon en 1958.

Elektitaj laboroj pri internaj spacoj redakti

Elektitaj libroj redakti

  • Székfoglaló. Válogatások a szerző írásaiból (1992)
  • Tárgyak természetrajza. Tapasztalásaim könyve (2008)
  • Hazafelé. Számadás a vándorútról (2019)

Elektitaj ekspozicioj sole redakti

  • Budapeŝto (1963, 1969, 1986)
  • Zalaegerszeg (1984)
  • Palaco Vigadó (2002)

Elektitaj ekspozicioj grupe redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti