György Gottsegen [djordj gotzegen]?, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gottsegen György estis hungara kuracisto, kuracisto pri internaj malsanoj, kardiologo, profesoro.

György Gottsegen [1] naskiĝis la 18-an de junio 1906 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de majo 1965 en Jugoslavio en Dubrovnik.

Biografio redakti

György Gottsegen frekventis universitatojn en Parizo kaj Vieno. Li akiris kuracistan diplomon en 1929. Post siaj studoj komence li laboris en kliniko en Vieno, poste Darmstadt kaj Ratibor. Inter 1931 kaj 1944 li laboris en hospitalo pri judoj en Budapeŝto, poste en aliaj hospitaloj. En 1957 li iniciatis establon de Tutlanda Kardiologia Instituto, kie dekomence oni faris operaciojn pri koroj. Ekde 1959 li instruis en la universitato, li doktoriĝis en 1962.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A szívbetegségek vizsgálatáról és kezeléséről (1929)
  • Szívbetegségek (Kormalsanoj), (1961)

Memorigiloj redakti

  • en 1997 prenis la nomon Gottsegen György la Tutlanda Kardiologia Instituto
  • fondaĵo "Gottsegen György"

Fontoj redakti