György Keleti [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keleti György estas hungara politikisto, ministro, oficiro.

György Keleti
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1946 (1946-05-18)
en Lučenec
Morto 13-an de septembro 2020 (2020-09-13) (74-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Andrea Keleti
Okupo
Okupo politikisto
vdr
György Keleti (maldekstre)

György Keleti [1] naskiĝis la 18-an de majo 1946 en Ĉeĥoslovakio en Lučenec.

Biografio redakti

György Keleti apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li • abiturientis en Budapeŝto en 1964. Post soldatiĝo li frekventis Militan Altlernejon pri Zalka Máté, kiun li finis en 1969. En la sama jaro li aliĝis al la komunistoj. Li komencis sian karieron en kazerno de Vác. Inter 1974 kaj 1977 li frekventis Militan Akademion pri Zrínyi Miklós, poste li havis postenon en ministerio pri defendo. En 1988 li ricevis la rangon kolonelo. En 1992 li pensiuliĝis, samtempe li komencis politikadi. Inter 1994 kaj 1998 li estis ministro pri defendo. Li havas 3 filinojn, unu el ili iĝis krimulo.

Elektitaj libroj redakti

  • Nato Expressz 1997
  • Erőt, egészséget! 1983
  • Honvédelmi ismeretek 1988 - militista lernolibro

Fontoj redakti