György Rauscher [djordj raŭŝer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rauscher György estis hungara pentristo.

György Rauscher
Memportreto de György Rauscher
Memportreto de György Rauscher
Persona informo
Naskonomo Rauscher György
Naskiĝo 29-an de aprilo 1902 (1902-04-29)
en Dorog
Morto 3-an de oktobro 1930 (1930-10-03) (28-jaraĝa)
en Komárom
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo
vdr

György Rauscher [1] naskiĝis la 29-an de aprilo 1902 en Dorog, li mortis la 3-an de oktobro 1930 en Komárom.

Biografio redakti

György Rauscher frekventis mezlernejon en Komárom, samtempe li lernis pentradon private de Károly Harmos. Li plulernis pentradon en Akademio de Belartoj de Vieno kaj Reĝa Belarta Akademio. En la lasta akademio lia ĉefinstruisto estis István Réti. En la jaroj 1925 kaj 1926 li studvojaĝis al Parizo (tie estis plej longe), Florenco, Vieno kaj Munkeno, poste li hejmenvenis al Budapeŝto. En 1927 li translokiĝis al Berlino, kie li estis konata portretisto kaj ilustristo. Baldaŭ li translokiĝis al Nico, poste denove al Parizo. Li malsaniĝis pro tuberkulozo, la tiutempaj kuracaj metodoj ne helpis.

Ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1927, 1935)
  • Brno (1928)

Elektitaj pentraĵoj redakti

Memorigiloj redakti

  • memormedalo pri Rauscher György

Fontoj redakti