György Szabó (kuracisto)

György Szabó [djordj sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Szabó György Árpád estas hungara kuracisto, okulkuracisto, profesoro.

Busto pri György Szabó

György Szabó [1] naskiĝis la 3-an de junio 1905 en Makó. Li mortis la 18-an de aŭgusto 1982 en Makó.

Biografio redakti

György Szabó abiturientis en sia naskiĝurbo en 1923, poste li akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1929. Post siaj studoj li laboris en kliniko de Budapeŝto apud Emil Grósz. En 1932 li akiris fakdiplomon pri okulkuracado, poste li vivis en Berlino duonjaron. Inter 1933 kaj 1975 li estis ĉefkuracisto en hospitalo en Makó. En 1946 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato, en 1963 li kandidatiĝis, en 1975 li pensiuliĝis. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn en 1963 kaj 1975.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Klinik und Pathologie der Uvealtuberkulose (1943)
  • A gümőkóros eredetű uveitisekről, különös tekintettel etiológiájuk kimutatására (1962)

Memorigiloj redakti

  • busto en Makó

Fontoj redakti