György Szathmáry

hungara politikisto

György Szathmáry [djordj satmAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szathmáry György estis hungara instruisto, politikisto, ĵurnalisto, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1895).

György Szathmáry [1] naskiĝis la 9-an de aprilo 1845 en Hungara reĝlando en Alpestes (nuntempa Peştişu Mare en Rumanio). Li mortis la 14-an de januaro 1898 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Szathmáry frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Kolozsvár, poste li instruis en Budapeŝto en gimnazio. En 1869 li aliĝis al redakta stabo de kultura revuo. Inter 1881-1890 li estis parlamenta deputito, krome li estis ankaŭ ĵurnalisto. Ekde 1890 li havis postenon en la ministerio, kie li okupiĝis pri edukado. Li strebis multe por Hunyad.

Verkaro (elekto) redakti

  • A történelem és a keleti kérdés (La historio kaj la orienta problemo), (1879)
  • Az amerikai verseny és a magyar mezőgazdaság (La usona konkurso kaj la hungara agrario), (1882, 1885)
  • Nemzeti állam és népoktatás (Nacia ŝtato kaj popoledukado), (1892, 1896)
  • Hasznos olvasmányok (1897)

Fontoj redakti