György Szmrecsányi
György Szmrecsányi [djordj smreĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szmrecsányi György estis hungara politikisto, departementestro. Lia nobela antaŭnomo estis szmrecsányi.
György Szmrecsányi | |
---|---|
György Szmrecsányi 1933 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de septembro 1876 en Vyšný Kubín |
Morto | 22-an de septembro 1932 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
György Szmrecsányi [1] naskiĝis la 23-an de septembro 1876 en Hungara reĝlando en Felsőkubin (nuntempa Vyšný Kubín en Slovakio). Li mortis la 22-an de septembro 1932 en Budapeŝto.
Biografio redakti
György Szmrecsányi frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li laboris en statistika oficejo, baldaŭe en ministerio. En 1905 li estis elektita parlamenta deputito. 1917 li iĝis departementestro de Pozsony, tial li forlasis la parlamenton. Post falo de Aŭstrio-Hungario li pensiuliĝis. Komence de la Hungara Sovetrespubliko li fuĝis al Vieno. Post falo de la sovetrespubliko li hejmenvenis kaj li politike respondecis pri Transdanubio. En 1920 li denove estis elektita parlamenta deputito, krome li gvidis movadon de "Vekiĝantaj Hungaroj". En 1921 li partoprenis en puĉo, tial li estis arestita.
Elektitaj publikaĵoj redakti
- Viscount Rothermere (1927)