György Zsigmond Lakits

György Zsigmond Lakits [djordj ĵigmond lakiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lakits György Zsigmond estis hungara juristo, bibliotekisto, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis nemesszakácsi [nemeŝsakAĉi], lia familia nomo foje estis Lakics [lakiĉ].

György Zsigmond Lakits
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1739 (1739-11-25)
en Podler
Morto 8-an de januaro 1814 (1814-01-08) (74-jaraĝa)
en Bratislavo
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo bibliotekisto
vdr

György Zsigmond Lakits [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1739 en Hungara reĝlando en Polanic (en proksimeco de Kőszeg). Li mortis la 8-an de januaro 1814 en Hungara reĝlando, en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

György Zsigmond Lakits frekventis gimnazion en Kőszeg, poste li plulernis en Graz kaj Vieno. Komence li instruis juron en Vieno kaj Innsbruck, ekde 1770 eklezian juron en Reĝa Universitato de Nagyszombat. Li estis dekano en la studjaroj 1770, 1777, la unua sekulara rektoro en 1772. Samtempe li estis bibliotekestro de Universitata Biblioteko (ELTE). En 1773 la jezuita ordeno ĉesis plu funkcii, Lakits zorgis pri tio, ke la libroj senmanke apartenu plu al la iniversitata biblioteko. Poste ĝis 1780 li instruis en Buda, ĉar la universitato kun la biblioteko estis translokigita al Buda. En 1780 li pensiuliĝis, tamen li havis taskojn en la universitato. Ekde 1789 li gvidis la universitatan presejon. En 1794 li nobeliĝis. En 1797 li estis familia edukisto de Jozefo Antono Johano de Habsburgo-Loreno, li ricevis premion kaj li estis nomumita kortega konsilisto.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Juris publici ecclesiastici pars generalis, de ecclesia christiana, potestatisque sacrae cum civili nexu (1774, 1781, 1790)
  • Institutio elementorum juris naturalis (1778) - longe la unusola studenta jura lernolibro
  • Praelectiones canonicae de legitima episcoporum instituendorum... (1783)
  • Vita comitis Suwarow Rymniskoy mp. russ. et caes. regii supremi campimareschalli (1799)
  • De haereditario succedendi jure ducum primum, deinde regum Hungariae... (1809)
  • De potestate et juribus status in bona ecclesiae, et clericorum (1811)

Fontoj redakti