Györköny
Györköny (djorkonj), germane Jerking estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Paks. La historia germana nomo estis Jörging.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 31,6 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.6342/18.6992
- Loĝantaro: 1030
- Poŝtkodo: 7045
- Telefonprefikso: 75
Situo redakti
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Simontornya troviĝas 21, Paks 19 km-ojn for.
Historio redakti
Pli frue romianoj loĝis en Györköny. La unua mencio devenis el la 13-a jarcento. La turkoj faris senhoma la vilaĝon, poste germanoj refondis ĝin en 1718. Iliaj posteuloj estis deportitaj al Germanio post la 2-a mondmilito.
Vilaĝservoj etas aŭtonomio de germanoj, biblioteko, kulturdomo, interretejo, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- Luterana preĝejo (Györköny) de 1796, en 1930 renovigita
- muzeo (Dorfmuseum) pri vivo de germaneco
- pli ol 300 da vinkeloj laŭvice
- gastejo nomata Venturus (moderna, tamen kun malnovaj germanaj mebloj)
Famuloj redakti
- en la vilaĝo naskiĝis verkisto Lajos Tolnai
Ĝemelkomunumoj redakti
- Eckartsweier, Germanio
- Willstätt, Germanio