Gylfaginning, la Sonĝo de Gylfi aŭ la Halucino de Gylfi, estas rakonto skribita de Snorri Sturluson kaj estas parto el la Proza Edda, skribita ĉirkaŭ la dekdua jarcento.

Gangleri parolanta kun Hár, Jafnhár kaj Trithi. Manuskripto antikva de la Gylfaginning.

Resumo redakti

La rakonto temas pri Gylfi, reĝo de Svedio, kiu estas trompita de virino nomita Gefjon kiu estas de la raso de la dioj Azoj. Perpleksa, Gylfi sin demandas ĉu la dioj ĉiam akiras tion kio ili volas per trompoj. Do li velas al Asgard, sed la dioj konfuzas lin kaj li alvenas al alia loko kie estas kastelo. Kiam li alvenas, li rendevuas homon nomita Gangleri kiu rakontas al Gylfi pri tio kio okazis al li kiam li alvenis tien.

Tiam la rakonto rakontas kion Gangleri rakontas al Gylfi, pri la tri homoj kiujn trovis tie, nomitaj Hár, Jafnhár kaj Trithi (la tri estas kromnomoj de Odin). Gangleri demandigas tri homojn pri kreadomondo kaj la antikvajaroj. Ekde tiu ĉi parto la rakonto konvertas demandaron el Gangleri al Hár, Jafnhár kaj Trithi.

Por tio la Gylfaginning estas tre bona resumo de la tre gravaj rakontoj de la Norda mitologio tial ke rakontas ekde la origino de la mondo kaj la Ragnarök, aŭ la Fatalo de la Dioj, ke estas la fino de la mondo.

Pri la strukturo redakti

La strukturo de la rakonto, almenaŭ la parto lasta, memorigas rakonton de la Mil kaj unu noktoj, kie la rakonto estas interne de la rakonto, kiam Ŝehrazad rakontas rakontojn al sultano, kaj en la rakontoj la personoj rakontas rakontojn ankaŭ.

Fakte la konkurso de demandoj estas komuna evento en la rakontoj de la Nord-ĝermana mitologio kaj en la sagaoj (Historioj islandaj antikvaj).

Vidu ankaŭ redakti