Gysbreght van Aemstel

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Gysbreght van Aemstel estas tragedio en versoj de Joost van den Vondel (1587-1679). El la nederlanda esperantigis ĝin J. R. G. Isbrücker. La 82-paĝa tradukaĵo aperis ĉe eldonejo W.J. Thieme & Cie el Zutphen en la jaro 1932.

Gysbreght van Aemstel
Gysbreght van Aemstel
Gysbreght van Aemstel
Aŭtoro Joost van den Vondel
Eldonjaro 1932
Urbo Zutphen
Eldoninto W.J. Thieme & Cie
Paĝoj 82
vdr

Recenzoj redakti

 
 Ĝi temas pri sanga, pli legenda ol historia epizodo de l' nederlanda mezepoko. La traduko estis neordinare kuraĝa ago, ĉar la tasko estis ekstreme malfacila. 
— 1932, Lajos Tárkony, Literatura Mondo, paĝo 19
 
 La traduko estas en Esperantaj versoj, terure malfacila tasko. Pli bone estus traduki tian verkon per libera prozo, celante nur la sencon de l' originalo redoni, kaj sisteme flanklasante la klopodon neefektigeblan reaperigi la formon de l' poemo. 
— 1932(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 773

Eksteraj ligiloj redakti