Gyula Éder [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Éder Gyula estis hungara pentristo, karikaturisto.

Gyula Éder
Persona informo
Naskonomo Éder Gyula
Naskiĝo la  25-an de decembro 1875(nun 1875-12-25)
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando)
Morto la 30-an de septembro 1945
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Gyula Éder
Familio
Patro Ödön Éder
Parencoj Gyula Benczúr
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Memortabulo pri Gyula Éder

Gyula Éder [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1875 en Kassa (Hungara reĝlando, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 30-an de septembro 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Éder studis en majstrolernejo de Gyula Benczúr en Budapeŝto kaj en Bavara Reĝa Arta Akademio. Li studvojaĝis al Romo, Belgio, Nederlando. Ekde 1902 li ekspoziciis en Arthalo Budapeŝto. Liaj ĉefaj temoj estis la mitologio kaj portretoj, foje li desegnis ankaŭ karikaturojn. En 1932 li vidviĝis, post 4 jaroj liaj piedoj paraliziĝis, baldaŭ blindiĝis, fine pro mankoj de medikamentoj li mortis. Li ricevis premiojn en 1911 kaj 1913.

Ekspozicioj redakti

  • inter 1902–1943
  • Miskolc (2006, memorekspozicio)

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • fresko en kazino de Kassa (1903)
  • portreto pri Gyula Benczúr (kuracisto) (vidu la 1-an suban bildon!)
  • Ferenc Rákóczi la 2-a (vidu la 2-an suban bildon!)
  • Kronado en 1916 (vidu la 3-an suban bildon!)
  • Lipót Árpád Várady (vidu la 4-an suban bildon!)
  • Salomeo kun la separita kapo de Johano Baptisto (1907, vidu la lastan suban bildon!)
  • Angyali üdvözlet (1908)
  • Puttó és faun
  • Mámor
  • Akt puttóval
  • Ülő hölgy portréja

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti