Gyula Császár
Gyula Császár [djula ĉAsAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Császár Gyula estis hungara kuracisto, kuracisto pri internaj malsanoj, reŭmatologo, psikologo, psikiatro. Lia edzino estis Emőke Bagdy.
Gyula Császár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1928 en Szombathely |
Morto | 4-an de januaro 2007 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Semmelweis |
Familio | |
Edz(in)o | Emőke Bagdy |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • reŭmatologo • internisto • psikologo • psikiatro |
Gyula Császár [1] naskiĝis la 29-an de januaro 1928 en Szombathely. Li mortis la 4-an de januaro 2007 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Gyula Császár akiris kuracistan diplomon en Universitato Semmelweis en 1952. Post siaj studoj kaj soldatiĝo li laboris en medicina instituto. Inter 1956 kaj 1962 li laboris en reŭmatologia kaj fizikoterapia hospitalo en Budapeŝto, poste en aliaj hospitaloj. En 1971 li iĝis ĉefkuracisto. En 1981 li kandidatiĝis. Li okupiĝis komplekse pri la malsanuloj, ja ofte interna malsano originas el psikologia okazintaĵo.
Li edziĝis en 1961, post jaroj li havis ĝemelojn. Li ricevis premion en 1980, memormedalon en 1996.
Elektitaj libroj redakti
- Pszichoszomatikus orvoslás (1980)
- Modern stress-kutatások és a pszichoszomatika (1988)
- Történelmünk - történetem, 1942-1996 : egy orvos naplója (1997)
- Kamasz a külvárosban (2000) - romano
- Négy év története : 1998-2002 (2002)