Gyula Dedinszky [djula dedinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dedinszky Gyula estis hungara luterana pastro, etnografo.

Gyula Dedinszky
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1905 (1905-03-24)
en Gloĵan
Morto 22-an de majo 1994 (1994-05-22) (89-jaraĝa)
en Békéscsaba
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Gyula Dedinszky
Okupo
Okupo etnografo
vdr
Memortabulo pri Gyula Dedinszky

Gyula Dedinszky [1] Arkivigite je 2016-12-21 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 24-an de marto 1905 en Hungara reĝlando en Dunagálos (nuntempa Gloĵan en Serbio), li mortis la 22-an de majo 1994 en Békéscsaba.

Biografio redakti

Gyula Dedinszky frekventis gimnazion en Békéscsaba, poste li akiris teologian diplomon en Sopron, poste li plulernis en Universitato de Helsinko en la studjaro 1927. En la sekva jaro li pastriĝis kaj komencis sian pastran karieron en Kiskőrös, poste en aliaj lokoj. Li servis ne nur hungare, sed ankaŭ slovake. En 1931 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 filojn. Ekde 1942 li servis en Békéscsaba. Komence de la socialismo en 1948 li devis rezigni pri la oficiala pastra servo. Li esploris en arkivoj, bibliotekoj kvazaŭ historiisto kaj etnografo. Li pensiuliĝis en 1972. Li ricevis premion en 1981.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Békéscsaba nyelvi és vallási képének alakulása (1965)
  • A Békéscsabát újraalapító telepesek származási helye a helységnevekből képzett családnevek alapján (1978)
  • Szól a harang (1986) - etnografiaj studoj
  • A szlovák betű útja Békéscsabán. Cesta slovenskej litery na Cabe. (1987)
  • Csabai tájszótár. Cabjanskí nárecovi slovnik. (1993)
  • Vidám Csaba (2013)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Békéscsaba (2005) - (vidu la foton!)

Fontoj redakti