Gyula Gulyás (reĝisoro)

Gyula Gulyás [djula gujAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gulyás Gyula estas hungara filma reĝisoro, scenaristo, kameraisto, produktoro, membro de Hungara Arta Akademio (2011). Lia frato estas János Gulyás.

Gyula Gulyás
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1944 (1944-06-27) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater ELTE Faculty of Humanities
Familio
Frat(in)o János Gulyás
Infano Márton Gulyás
Okupo
Okupo filmreĝisoro
vdr

Gyula Gulyás[1] naskiĝis la 27-an de junio 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Gulyás maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, sed jam ekde 1959 li estis amatora filmisto kune kun sia frato. En la jaroj 1962 kaj 1963 li estis helplaboristo, ĉar li ne povis plulerni (tiutempe la fizika laboro estis avantaĝo ĉe la universitatoj). Li akiris arthistorian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1968. Dum la studentaj jaroj li partoprenis en amatora filma studio. Post la diplomo li laboris en arta esplora laborejo, poste inter 1970-1979 en tutlanda inspektorejo de historiaj monumentoj. Intertempe li akiris diplomon pri marksismo (1976) kaj en Teknikuniversitato de Budapeŝto arkitekturan diplomon pri historiaj monumentoj en 1979. Inter 1976-1980 li estis ankaŭ reĝisoro en filma studio, inter 1979-1981 asistanto en alia studio, inter 1981-1991 li havis la statuson reĝisoro. Inter 1993 kaj 2006 li estis docento en Universitato de Miskolc. Li ricevis premiojn ekde 1988, en 2021 premion Kossuth. Li edziĝis en 1971, lia edzino naskis filon en 1986.

Elektitaj filmoj redakti

  • Prelúdium (reĝisoro, 1963)
  • Magyar népballadák (reĝisoro, 1974)
  • Pofonok völgye, avagy Papp Lacit nem lehet legyőzni (reĝisoro, scenaristo, 1981)
  • Málenkij robot (reĝisoro, scenaristo, 1990)
  • Túlvilági beszélő (reĝisoro, scenaristo, kameraisto, 1992)
  • Fény hull arcodra (reĝisoro, scenaristo, 2002)
  • Sorsod Borsod (produktoro, 2010)
  • Indexre téve (rolanto, 2010)
  • KerekeS (reĝisoro, 2017)

Fontoj redakti

Referencoj redakti