Gyula Hevesi [djula heveŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hevesi Gyula estis hungara kemiisto, ekonomikisto, politikisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1956).

Gyula Hevesi
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1890 (1890-11-21)
en Uĵhorodo
Morto 25-an de februaro 1970 (1970-02-25) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungararusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo ekonomikistokemiistopolitikisto
vdr

Gyula Hevesi [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1890 en Hungara reĝlando, en Ungvár (nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio). Li mortis la 25-an de februaro 1970 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Hevesi devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion, poste universitaton en Budapeŝto. En 1918 li edziĝis, sed baldaŭe li eksedziĝis, en 1919 li denove edziĝis. Jam en 1918 li redaktis komunistan gazeton, poste li estis komisaro (komprenu [[ministro) pri ekonomia produkto dum la Hungara Sovetrespubliko. Post la fiasko li rifuĝis al Vieno, poste al Berlino, poste al Italio. Tie li arestiĝis, tial li vojaĝis unue al San Marino, fine al Sovetunio. Inter 1938-1946 li estis deportita trudlaboristo. En 1948 li hejmenvenis kaj li ekhavis gravajn postenojn. Ekde 1959 ĝis sia morto li estis grava membro de la unusola partio. Li ricevis premion Kossuth en 1959, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • A Szovjetunió ipara (Industrio de Sovetunio), (1950)
  • Egy mérnök a forradalomban. Négy évtized történelmi időkben (1959, 1965)
  • Folyamatos munkarendek alkalmazásának gazdasági, szervezési és szociális kérdései (1966)

Fontoj redakti