ISTVRÁNFFI Gyula (iŝtva:nfi djula), ĝis 1886 Schaarschmidt Gyula, estis hungara botanikisto, mikologo, vinberkulturisto, universitata profesoro, ano de MTA naskita en Koloĵvaro la 5-an de aprilo 1860 kaj mortinta en Budapeŝto la 16-an de aŭgusto 1930.

Biografio redakti

Gyula Istvánffi studis en la universitatoj de Koloĵvaro kaj Bonn, doktoriĝis en 1881 en Koloĵvaro, en 1882 li havigis diplomon de instruisto. En jaroj 1881–85, poste inter 1887–89 li estis asistanto pri botaniko, en 1883 privatprofesoro. Inter 1885–87 li estis asistanto en la akademio de Münster apud Brefeld. En 1889 li estis gvidanto de la plantokolektaro de Hungara Nacia Muzeo, profesoro en Budapeŝto kaj Koloĵbaro. En 1902 kaj 1905 li ricevis la premion Thore de franca scienca akademio. Li aperigis preskaŭ 200 laboraĵojn. Li redaktis la perodaĵojn Központi Szőlészeti Kísérleti Állomás és Ampelológiai Intézet Közleményei (1900–14); Évkönyvei (1900–14) kaj franclingvan Annales (1900–14).

Verkoj redakti

  • A magyar ehető és mérges gombák könyve (Bp., 1899);
  • A Clusius-codex mykológiai méltatása (Bp., 1899–1900; distingita ankaŭ de la franca akademio).

Fonto redakti