Gyula Klein [djula klejn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klein Gyula estis hungara botanikisto, fungosciencisto, instruisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1898).

Gyula Klein [1] naskiĝis la 5-an de majo 1844 en Hungara reĝlando en Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 21-an de novembro 1915 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Klein frekventis universitaton en Vieno inter 1864-1867, poste li plulernis kaj esploris helpe de stipendio en Zuriko kaj Munkeno. En 1869 li ekinstruis en gimnazio en Buda, en la sekva jaro jam en la universitato. Li instruis ĝis la pensiuliĝo ĝis 1914. Li okupiĝis precipe pri fungoj kaj algoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • A Pilobolus gombának fejlődése és alakjai (1871)
  • A modern növénytan törekvései (1889)
  • A keresztes virág alkatáról bonctani alapon (1894)
  • A növények érzékszervei (1903)

Fontoj redakti