Gyula Kosztolányi-Kann

Gyula Kosztolányi-Kann [djula kostolAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kosztolányi-Kann Gyula estis hungara pentristo, arkitekto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Kosztolányi (Kann) aŭ Kosztolányi Kann.

Gyula Kosztolányi-Kann
Portreto pri Gyula Kosztolányi-Kann pentrita de Simon Hollósy
Portreto pri Gyula Kosztolányi-Kann pentrita de Simon Hollósy
Persona informo
Naskonomo Kan Gyula
Naskiĝo 9-an de januaro 1868 (1868-01-09)
en Peŝto
Morto 5-an de januaro 1946 (1946-01-05) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo pentristo • arkitekto
vdr
Loĝejo kun ateliero de Gyula Kosztolányi-Kann, la domo mem estas propra arkitekta laboro de Kosztolányi

Gyula Kosztolányi-Kann [1] naskiĝis la 9-an de januaro 1868, li mortis la 5-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gyula Kosztolányi-Kann devenis el juda familio. Li studis teknikuniversitatojn en Budapeŝto kaj Munkeno, li akiris arkitektan diplomon en 1892. Dum la studentaj jaroj li lernis ankaŭ pentroteknikon en la menciitaj urboj. Liaj majstroj estis Bertalan Karlovszky kaj Simon Hollósy. En 1893 li ricevis katedron en Holzminden, tamen li studvojaĝis kaj post 2 jaroj li hejmenvenis. En Budapeŝto li malofte okupiĝis pri arkitektaj laboroj, li plej ofte pentradis. Liaj konstruitaj arkitektaĵoj estas nur kelkaj. Li iĝis profesia pentristo ekde 1906. Liaj pentraĵoj estis premiitaj en 1911 kaj post 2 jaroj.

Elektitaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Tornác (1901)
  • Hollandi házak (1906)
  • Szeptemberi délután (1911, premiita)
  • Vízparti sétány (1912)
  • Külváros télen (1920)

Liaj arkitektaj volumoj redakti

  • Architektonische Skizzen und Studien (Berlino, 1902, 1909)

Fontoj redakti