Gyula Krúdy [djula krUdi] (Gyula=Julio) estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto (Nyíregyháza 21-a de oktobro 1878Budapeŝto 12-an de majo 1933).

Gyula Krúdy
Persona informo
Krúdy Gyula
Naskiĝo 21-an de oktobro 1878 (1878-10-21)
en Nyíregyháza
Morto 12-an de majo 1933 (1933-05-12) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis per malsano vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Infanoj Zsuzsa Krúdy vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto vd
Aktiva dum 1897– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Krúdy en Budapeŝto
Memordomo de Krúdy en Budapeŝto

Vivo redakti

Gyula Krúdy post la lernejaj jaroj estis ĵurnalisto en Debrecen kaj en Nagyvárad. Krúdy tutlande famiĝis pro serio "Szinbád" [sinbAd] kaj "La ruĝa diliĝenco" en 1913. Ekde 1896 li verkadis en Budapeŝto, li estis aktivulo dum la revolucio en 1918. En la 1930-aj jaroj li malsaniĝis, sekve ankaŭ malriĉiĝis. La entombigo en 1933 okazis sen iu ajn solenaĵo.

Verkoj redakti

(Nepre menciindaj)

  • Üres a fészek (Estas malplena la nesto) 1897, la unua novelaro
  • A podolini kísértet (Fantomo en Podolin) 1906, detektiva romano
  • Szindbád ifjúsága és utazásai (Junaĝo kaj vojaĝoj de Szinbád)1911, novelserio
  • Francia kastély (Franca kastelo) 1912, romano
  • A vörös postakocsi (La ruĝa diliĝenco) 1913, romano
 
Statuo de Krúdy en Nyíregyháza

En Esperanto redakti

  • La rozo de l' sultano Budapeŝto, 1982, Hungara Esperanto-Asocio, tradukis:D-ro István Nagy
  • Hungara Antologio 1983: 2 noveloj
 
Kovrilpaĝo de "La rozo de l' sultano"