LAJOS Gyula [lajoŝ] (naskiĝis la 1-an de aprilo 1877 en Villány; mortis la 29-an de marto 1955 en Pécs) estis hungara esperantisto. Li estis katolika kanoniko, parokestro de la katedralo en Pécs, direktoro de eklezia kantlernejo.

Gyula Lajos
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1877 (1877-04-01)
en Villány
Morto 29-an de marto 1955 (1955-03-29) (77-jaraĝa)
en Pécs
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Gyula Lajos
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Li esperantistiĝis en 1912. Inter la mondmilitoj li estis gvidanto de la movado en Pécs kaj prezidento de la loka grupo. Li faris katolikajn diservojn kaj paroladojn en Esperanto. Li estis grupprezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo (1924-1928), komitatano (1928-1936) kaj kunprezidanto (1938-1940) de Hungarlanda Katolika Esperanto-Societo kaj protektanto (1936-1944) de Hungara Esperanto-Federacio.

En 1937 li estis distingita per la arĝenta Jubilea Stelo.

Eksteraj ligiloj redakti